• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-18 19:28:29    
Tibeto sub sistemo de nacieca aŭtonomeco (foto)

cri

En septembro de 1965, Tibeta Aŭtonoma Regiono oficiale fondiĝis. Ĝi markis, ke 14 jarojn post paca liberiĝo, Tibeto finfine eniris en elementan periodon de socialismo, en kiu ĉiuj povas ĝui egalan rajton. Milionoj da tibetaj popolanoj, laŭ rajto donita de ĉina konstitucio, per praktiko de sistemo de nacieca aŭtonomeco, ekfaris administradon al la teritorio je pli ol miliono kaj 200 miloj da kvadrataj kilometroj, regiono kiu antaŭe estis sub regado de nobeloj, temploj kaj alt-rangaj monaĥoj.

Legs Mchog, estro de Konstanta Komitato de Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, kiu aĝas je 61 jaroj, estas plej rekta rigardanto de la sistemo. Li diris al raportisto:

"Mi naskiĝis en familio de iu malriĉa servutulo. Infanaĝe mi propraokule vidis ekspluaton de nobeloj, temploj kaj alt-rangaj monaĥoj al popolanoj. En 1951, Tibeto pace liberiĝis kaj dank' al tio, mi havis ŝancon ricevi modernan edukadon. Mi min okupis pri instruado kaj ankaŭ laboris en organizaj departementoj de gubernio, la urbo Lasao kaj la aŭtonoma regiono. En 2003, mi ekservis kiel estro de Konstanta Komitato de Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Ke mi povu servi kiel gvidanto kaj havi ŝancon servi al tibetaj popolanoj, tio ne eblis en Tibeto antaŭ la paca liberiĝo. Nun troviĝas multaj tibetaj direktoroj kaj kadroj, same kiel mi."

Sistemo de nacieca aŭtonomeco estas baza politika sistemo prenita de la ĉina registaro por solvi enlandan naciecan problemon. Ĝi difinas, ke naciminoritatoj povas laŭ ĉina konstitucio kaj leĝo de nacieca aŭtonomeco, establi aŭtonoman instancon en koncentra loĝejo kaj plenumi aŭtonoman rajton por fari administradon de siaj indiĝenaj internaj aferoj. Tibeta Aŭtonoma Regiono estas unu el kvin provinc-nivelaj aŭtonomaj regionoj en Ĉinio, kiuj praktikas naciecan aŭtonomecon, kaj ankaŭ estas ununura provinc-nivela aŭtonoma regiono kun tibeta nacieco kiel la ĉefa.

Legs Mchog diris, ke la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono ne nur estas loka ŝtat-regpotenca instanco en Tibeta Aŭtonoma Regiono, sed ankaŭ estas laŭleĝa instanco, kiu praktikas sistemon de nacieca aŭtonomeco. Ĝi estas grava garantio por realigi tion, ke tibetaj popolanoj estu mastroj de siaj propraj aferoj. Li opinias, ke konsisto de reprezentantoj de la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, enkorpigas karakterizon de la sistemo de nacieca aŭtonomeco.

"Laŭ konsisto de reprezentantoj de la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, nombro de reprezentantoj de la tibeta nacieco kaj aliaj naciminoritatoj okupas pli ol 70% en la tuta nombro de reprezentantoj. Tiuj reprezentantoj estas kamparanoj, paŝtistoj, laborantoj en aliaj rondoj kaj alt-rangaj patriotoj en nacieca religia rondo, inkluzive de famaj budaismaj majstroj, lamaoj kaj revenintaj tibetaj samlokanoj el aliaj landoj."