• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-21 15:03:01    
Raporto pri la 37a Korea Kongreso de Esperanto

cri
La 37a Korea Kongreso de Esperanto okazis en Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj, Seulo, de la 8a ĝis 9a de okt.. Aliĝis 102 personoj inkluzive de 21 fremdaj landanoj el Ĉinio, Japanio, Aŭstralio, Uzbekstano kaj Bulgario. La kongresa temo estis: "La Rolo de Esperanto por Protekti Nacian Lingvon".
Estis fakaj kunsidoj: "Korea lingvo el vidpunkto de japano", "Kiel analizi Japanion post la dua mondmilito". Ambaŭ kunsidojn gvidis japana samideano d-ro KAWANISHI Teturou. Kaj aliaj kunsidoj estis "Azia Movado", "Esperanto-Kongreso de Koreaj Popoloj". "Ŭonbulismo", "Katolikismo", "Kristanismo", "Espera Monto", "SAT-anoj" ktp.
En kongresa universitao prelegis prof. LEE Jung-kee(prez. de Seula Esperanto-Kulturcentro) pri "Stato de Korea Esperanto-Edukado" kaj d-ro LEE Chong-yeong(eksprez. de UEA) pri "'Esperanto kaj Naciismo".
Oni eldonfestis la korea-lingvan version de la libro "La Homo kiu defiis Babelon (biografio de L.L. Zamenhof), kiun verkis René Centassi kaj Henri Masson; tradukis la redakcianoj de KEA (Korea Esperanto-Asocio); eldonis eldonejo de Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj.
Kadre de la kongreso okazis simpozio pri la kongresa temo, en kiu prelegis prof. LEE Hyun-Bok(fonetiko) pri "Esperanto kaj Hangulo(korea alfabeto)" kaj prof. KIM Ĵe-Wook(lingvisto pri korea lingvo) pri "Protekti korean lingvon en interreta periodo". Post diskutado en la simpozio oni rezoluciis Jene:
Rezolucio
Lingvo estas identigilo de nacio. La kulturon entenas naciaj lingvo kaj propra alfabeto, per kiu homoj literumas sian lingvon. Korea lingvo kaj Hangulo(korea alfabeto) estas identigiloj de koreoj kaj korea kulturo.
Unesko, agnoskante la superecon de Hangulo, adoptis ĝin kiel la mondan kulturan heredaĵon, kaj notinte, ke Koreio festas la [Tagon de Hangulo] kiel nacian festotagon, proklamis ĉiun 21an de februaro kiel la [Internacian Tagon de Gepatra Lingvo] ekde la 2000a jaro, kaj rekomendas al la membroj-ŝtatoj, ke ili estimu sian nacian lingvon kaj agu por promocii siajn proprajn naciajn kulturojn.
Sed, nuntempe angla lingvo inunde enfluas korean socion kaj angla-lingva kulturo sintrudas en korean socion, Sed la korea registaro, anstataŭ klopodi por protekti sian nacian lingvon, subtenas plifortigon de edukado de angla lingvo. Plie oni proponas oficiale decidi la anglan lingvon kiel "la dua oficiala lingvo. Malgraŭ la Baza Leĝo de Korea Lingvo kiu estis proklamita en 27, Januaro, 2005, la diversaj ministrejoj de la korea registaro kaj la socio elspezas multegan klopodon kaj rimedojn por disvastigo de la angla lingvo.
La lernado de angla lingvo por praktika neceso estas libere laŭvola, sed la devo de la korea registaro devas esti aktive promocii sian nacian lingvon.
Por defendi nacian lingvon el la inundo de ekterlandaj nacilingvoj oni bezonas ŝildon. Esperanto, neŭtrala internacia lingvo, kun pli ol 120 jaroj da historio kaj kun la principo de "Unu nacio, du lingvoj" povas ludi la rolon kiel ŝildo por protekti korean lingvon.
La 37a Korea Kongreso de Esperanto, okazinta en 8-9a de Oktobro, 2005, en Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj en Seulo, havis simpozion kun la temo, "La Rolo de Esperanto por protekti korean lingvon". Surbaze de la diskuto dum la simpozio, la kongresanoj adoptis rezolucion por plidisvastigo kaj edukado de Hangulo, jene:
1. Korea registaro restarigu la [Tagon de Hangulo](9an de oktobro) kiel la nacian festotagon. La tago de Hangulo havas gravan signifon por prezenti al la mondo korean kulturon.
2. La korea registraro rekomendu edukon de neŭtrala internacia lingvo, Esperanto, kiun rekomendas la Unesko, en lernejoj. Esperanto ebligos al la lernintoj komunikadi kun malsamaj nacianoj, lingve egajrajte kaj protektante korean lingvon.
3. Adopti anglalingvon kiel la 2an oficialan lingvon ne estas rekomendinde. Lerno de fremdaj lingvoj estu elektebla laŭ la volo aŭ bezono de personoj.
La 37a Korea Kongreso de Esperanto
La 9a de oktobro, 2005, la Tago de Hangulo