• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-21 15:06:56    
Sennaciulo n. 10

cri
Karaj aŭskultantoj, lastatempe ni ricevis la oficialan organon de SAT: Sennaciulo n. 10. Nun ni raportu pri eroj el la numero.
Sur la dua paĝo nia kara aŭstria amiko Leopold PATEK skribis:
El la redaktejo... GRATULON !
K-do Max Finkenzeller
100-jara
Hodiaŭ (09.09.2005) okazis en pensiula hejmo en Vieno la 100-jara
naskiĝdatrevena festo por k-do Max FINKENZELLER (25.490). Li ege
ĝojis ke ankaŭ tri geesperantistoj partoprenis (AEF-vicprezidanto d-ro Michael MAITZEN, Elisabeth HLAUSCHEK kaj mi).
De la ŝtatprezidento d-ro Heinz FISCHER li ricevis belajn florojn kun letero en kiu la prezidento rememoris pri la persona konatiĝo kun li, kiel naturamiko. Ĉiuj flegistinoj dancis kun li, ĉar li estas la sola viro en la hejmo, kiu ankoraŭ povas gvidi la virinojn dum dancado.
Max (Makso) ankoraŭ ludas kun la kuracistoj ŝakon kaj gajnas el 10 partioj 9, sed ne ĉar la kuracistoj ne volis gajni.
Tiu raporto estas ankaŭ vivsigno pri Max por multaj esperantistoj kiuj dum kongresoj jam demandis min, ĉu li ankoraŭ vivas.
Amike, Leopold PATEK
Sur la tria paĝo estas jena artikolo:
Por PACO !
PORPACA SAT-AGADO
Ekzemplo de ge-kdoj Colette kaj André Weiss
Ofte oni demandas: Kion faras SAT ? La respondo estas: SAT faras tion kion faras ĝiaj membroj, ĉar SAT estas SAT-anoj. Antaŭ iom pli ol du jaroj, niaj gekamaradoj Colette kaj André Weiss informis nin pri siaj agadoj en la batalo por la detruo de kontraŭpersonaj minoj.
Unu el plej proksimaj minitaj terenoj troviĝas en Bosnio-Hercegovino kaj
Kroatio. La celo de ilia laboro estas puŝi la francajn instancojn finance
helpi la senminigon sur tiuj teritorioj.
Por ke tiu agado estu pli oficiala ili kontaktis la P.K. de SAT kun propono
ke cxio estu farata nome de SAT kaj ke por la skribaj interŝanĝoj oni uzu
la oficialan paperon de SAT. La PK kun ĝojo akceptis tiun proponon, ĉar
tio estas bela ekzemplo de konkreta politika kaj porpaca agado de SATanoj, t.e. de SAT.
Niaj gekamaradoj tuj skribis pri tio al Esperanto-Ligo de Bosnio-
H e r c e g o v i n o kaj al Kroata Esperanto-Ligo, kun propono, ke ili estu surlokaj perantoj inter SAT kaj la landaj centroj por senminigo. Nur tiu lasta pozitive respondis kaj ekde tiam komenciĝis la kunlaboro inter SAT kaj KEL sur tiu tereno. KEL iĝis peranto inter SAT kaj Kroata Centro por Senminigo (HCR) en la kroata urbo Sisak.
Aliflanke, cele al tiu agado, niaj gekamaradoj kontaktis en Francio la francan deputiton, sron François Rochebloine, kiu kun ili agadas ĉe la Franca Nacia Komisiono por la Elimino de Kontraŭpersonaj Minoj (CNEMA).
Ili daŭre klopodas ke la franca ŝtato regule kontribuu finance al la senminigo de Kroatio. Danke al tiuj intervenoj jam de tri jaroj Francio
donis po 100.000 € tiucele.
Evidente, ilia aktiveco ne konsistas nur el tio. Ili aktive kunlaboras kun la deputito François Rochebloine pri franca leĝpropono por plivastigi la kampon de Intervenoj de la Franca Nacia Komisiono por la Elimino de Kontraŭpersonaj Minoj (CNEMA).
La mocio pri tiu porpaca agado de niaj gekamaradoj, do de SAT, aperas ankaŭ en la lastjara kaj ĉijara kongresaj Deklaracioj.
Dum la ĉijara kongreso en Zagrebo la komuna delegacio KELSAT
vizitis la Kroatan Centron pri Senminigo (HCR) en urbo Sisak, kie post la prezento de la agado de tiu Centro oni vizitis terenon inter la urboj Sisak kaj Petrinja, kie la skipoj de seniminigado daŭre laboras. Pri tiu vizito aperas fotoraportaĵo en la septembra numero de Sennaciulo.
Jen bela, sekvinda, ekzemplo de agado de SAT (-anoj). La lukto por la paco daŭras.
K. Barkoviĉ