• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-21 18:00:48    
(foto)Aŭtune, mi havas rendevuon kun plantoj

cri

Sekvante la paŝojn de aŭtuno, folioj de ginko flavas. La folioj ŝajnas oraj sonoriletoj, plenplene pendas sur la branĉoj, brilas oran lumon sub la sunlumo kaj bele ornamas la urbon.

Ginko estas dioika, ĝia ligno subtilas sed malrapide kreskas. Ĝi estas la speciala arbo de Ĉinio kaj ankaŭ estas la viva fosilio de plantoj.

Ekzistas multe da ginkoj en Ditan-Parko de Pekino. En la aŭtuno, oni promenas sur kvieta vojeto baniĝante en la lastaj radioj de la subiranta suno, la orflavaj folioj de ginko plenplene falas sur la teron kaj falas ankaŭ en vian koron. Forlasiĝas laco dank'al la brila sunlumo, kaj vi duonkuŝas sub la ginko ĝuas la kvietecon flarante la bonodoron de la tero, aŭskultas la sonon de la falantaj folioj kalkulante la dancantajn orflavetojn. Pecoj kaj pecoj da falantaj folioj, akompanate de la venteto, pentras kelke da kulbaj linioj, ŝajnas, ke ili pene plenumas la lastan klopodon en sia vivo. Atinginte la teron, ili nature kaj senĝene aspektas.

Troviĝas la mil-jaraĝa antikva ginko en Dajue-Templo de la monto Xishan, kaj ĝi nomatas reĝo de ginkoj. En ĝia granda krono flavaj kaj verdaj folioj dense ombras kaj la ginko aspektas belega. La reĝo de ginkoj altas pli ol 30 metrojn kaj ĝia ombro kovras grandan parton de la korto. Ĝi estis plantita en Liao-dinastio kaj aĝas pli ol miljarojn. Ĝia trunko estas tiel dika, ke 6 aŭ 7 maturaj homoj ne povas tute ĉirkaŭbrakumi ĝin. Nuntempe la antikva ginko ankoraŭ estas prospera kaj vivplena.

Ekzistas ankaŭ stranga ginko en la templo Dajue. Ĝi estas multe pli juna ol la reĝo kaj aĝas 300 jarojn. Sed ĉirkaŭ ĝia trunko naskiĝis 9 arbetoj kaj ili formas la aspekton de unu arbo kiel forsto. La stranga aspekto ankaŭ nomatas Patrin-brakuma naŭo. Ĉar la 9 arbetoj ŝajnas 9 infanoj brakumantaj sian patrinon.

En Pekino ekzistas ankaŭ la onidiro pri ginko kaj la fama poeto Guo Moruo. Laŭ la diro, la edzino de Guo Moruo severe malsanis. Pro la profunda ameco, Guo Moruo aĉetis du ginkidojn en la templo Dajue kaj respektive nomis ilin: panja arbo kaj paĉja arbo, poste plantis ilin en sia korto. Sed poste la panja ginko malsaniĝis kaj mortis kaj ankaŭ la edzino de Guo Moruo forpasis pro la malsano. Nuntempe ankoraŭ troviĝas la paĉja arbo.

Nuntempe estas la plej bela periodo de ginko. Ginkoj malkovras siajn belajn teniĝojn kaj la verdaj folioj, kiel la papilioj, flaviĝas kaj falas de la arboj. Kiel belaj kaj grandiozaj ili estas! Mi ne povas plene esprimi tion per la skribaĵo. Bonvole venu kaj mem spertu tion.