• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-22 09:28:02    
EU decidis parte malfermi merkaton de interna defendo

cri

La 21-an de novembro en Bruselo, diverslandaj nacidefendaj ministroj de EU aprobis "normon de volonta agado", koncernan al militafera aĉeto, por kuraĝigi internan konkuradon de la defenda merkato de EU.

Laŭ tiu ĉi "normo de volonta agado", kiam la membrlandoj de EU praktikas militaferan aĉeton, oni devas doni la ŝancon al vendistoj de aliaj landoj por justeca kaj egaleca partopreno per publika kaj travidebleca prezkonkuro. La nova normo konformos nur al kontrakto de la militafera aĉeto kun la sumo super miliono da eŭroj kaj ekvalidos la 1-an de julio de 2006.