• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-22 10:30:24    
(foto) Fama fotisto Jiao Bo kaj liaj gepatroj (2)

cri

Poste, kiam Jiao Bo revenis al la hejmloko, li ĉiam faris fotadon por la gepatroj. Por altigi sian lertecon, li imitis la fotojn sur ĵurnaloj kaj poste revis profesii kiel fotisto. En la jaro 1983 Jiao Bo ekstudis en la Eduka Kolegio de Zibo. En la kolegio li organizis fotografan asocion kaj ofte praktikis fotadon kun siaj kolegoj. Post la diplomiĝo li laŭdezire enoficiĝis kiel fotisto en iu ĵurnalejo pro sia klopodo. En tiu ĉi periodo li ankoraŭ ofte fotis la gepatrojn, la ideo estis evidenta, ke li deziras restigi ĉe si la gepatrojn, kiuj profunde amas lin, per la objektivo. Li diris: "De la infanaĝo mi profunde amas la gepatrojn, tial mi ĉiam timas ilian forpason, tamen ĉiuj homoj finfine mortos. Kiam mi ekhavis propran familion kaj la infanon, mi plimulte timis, ke la gepatroj maljuniĝas tago post tago, pro tio mi ĉiam intencis kapti la tempon por restigi ilin. Por mi la plej bona maniero estis fotado, per fotilo mi povis registri iliajn ĝojon, ĉagrenon kaj ankaŭ la maljuniĝantajn aspektojn."

En la tiama kampara vilaĝo multaj homoj neniam vidis fotilon dum la tuta vivo. Jiao Bo ofte fotis la gepatrojn, tio ofte vekis admiron de la vilaĝanoj. Pro ofta spertado la gepatroj montris senĝenan pozon antaŭ la objektivo, eĉ tute ne konsideris la fotilon, alivorte la fotado jam iĝis parto de ilia vivo. Fakte ili ne sciis la veran motivon de sia filo, tamen pro profunda amo ili ĉiam subtenis lin fari tion, kion li deziras fari, konsiderante la fotadon kiel la karieron de la filo.

Iun vintron, pli-ol-80-jara patrino serioze malsaniĝis. Doktoro diris, ke ŝi vivos probable ankoraŭ 2 horojn. En granda malĝojo Jiao Bo intencis restigi la lastan aspekton de la patrino, tial li faris kunan fotiĝon por la gepatroj. En la sekvanta tago la patrino tamen mirakle reviviĝis. Jiao Bo diris: "Mi pensas, ke mia patrino ne volis foriri de ni tiel, ke ŝi ankoraŭ deziris pli da fotoj por si. Mia fotilo revenigis ŝin plue vivi en 5 jaroj. La fotado donis al ŝia vivo psikan forton, pro tio ŝi estis tre kontenta kaj ankaŭ fiera. Mia patrino vivis 92 jarojn kaj la patro 88 jarojn."

Jiao Bo multe progresis en la fotografarto. Poste li venis al Pekino por laboro, tamen ĉiumonate li revenis al la hejmloko por foti la gepatrojn. Li havis la ideon doni al ili valoran donacon antaŭ ilia forpaso. En la jaro 1998 lia verko gajnis la plej altan premion, la "Premio por Kontribuo al la Homaro" en Internacia Fotografa Konkurso pri Folkloro". Okaze de la 86-jariĝo de sia patrino Jiao Bo okazigis la ekspozicion "Miaj Gepatroj" en Ĉina Arta Galerio per la sumo de la premio. Li dorse portis la patrinon, serioze malsanan, en la galerion. La maljunaj geedzoj, modestaj kamparanoj, ĝuis grandan honoron, kiun ili neniam renkontis antaŭe. Ili tondis la rubandon en la inaŭguro de la ekspozicio per malnova tondilo, kiun ili speciale alportis de la hejmloko.

De la jaro 2000 Jiao Bo uzis diĝitajn kameraon kaj fotilon por registri la vivon de la gepatroj. Fakte li registris ankaŭ la ŝanĝiĝon de la socia vivo de la ĉina kampara vilaĝo. Specialisto komentis, ke Jiao Bo restigis la gepatrojn kaj ankaŭ trajton de la epoko kaj historian enhavon."

Akceptante intervjuon, Jiao Bo plurfoje plorĝemis. Li diris, ke antaŭe li revenis al la hejmloko ĉiumonate por viziti la gepatrojn, sed nun ili jam forpasis, pro tio li senreviĝis. Antaŭe li neniel kuraĝis malŝalti la poŝtelefonon pro timo de telefona sonorado en la nokto, sed nun li tute povas trankvile dormi ŝaltinte la poŝtelefonon, tamen li ne povas endormiĝi. Li diris, ke sopirado estas feliĉa.