• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-22 10:40:22    
Ŝanhaja Luksaĵa Festo

cri

Dum dek tagoj, du luksaĵaj ekspozicioj estis okazigitaj en Ŝanhajo, unu estas Top Marques kaj alia "Franca Luksaĵa Ekspozicio". Ŝanhajo, kiel "metropolo de lukso" en Ĉinio, atestis frenezan aĉetadon de ĉinaj riĉeguloj.

Ekspoziciaĵoj de Top Marques estas unuaklasaj kaj la plej luksaj en la tuta mondo. En la pasinteco, ĝi estis okazigita nur en Maroko, kolektejo de tutmondaj riĉeguloj. Ĉijare, ĝi unuafoje eliris el Maroko.

SaleenS7, supera kur-aŭto el Usono, allogis multe da atento. Nuntempe troviĝas nur unu tia kur-aŭto en Japanio en la tuta Azio kaj malpli ol 75 en la tuta mondo. Ĝia prezo estas 1,2 miliono da usonaj dolaroj antaŭ imposto.

Vidinte la aŭton, s-ro Wang el Shanxi malkaŝis al raportisto, ke li decidos post konsidero ĉu li ĝin aĉetos aŭ ne. Li diris, ke en la pasinteco ĉinaj riĉuloj pagis tuj post vido de varo. Tamen nun ili estas inteligentaj kaj faras decidon post komparo de diversaj varoj." Nuntempe enlanda komercisto esprimis al produktisto, ke li volas aĉeti la aŭton.

Estas surprize, ke ĉinaj riĉeguloj volas aĉeti ne nur tradiciajn luksaĵojn kiel aŭtojn kaj juvelojn, sed ankaŭ privatajn aviadilojn kaj jaktojn. La supera jakto Masquerade de Cavendishwhite, fama marko de jakto, vendiĝas je pli ol 100 milionoj da juanoj.

Laŭ konigo de okaziganto de la luksaĵa ekspozicio, ĉifoja Top Marques sendis invitleterojn al 20 miloj da riĉeguloj kaj fine partoprenis en ĝi 7 000 homoj.

Inter ili, Nomlisto de Riĉuloj de Hu Run liveris nomojn de pli ol 100 homoj. Laboranto de la okaziganta flanko malkaŝis al raportisto, ke ili entute sendis invitleterojn al pli ol 200 homoj laŭ la Nomlisto de Riĉuloj de Hu Run.

Estas interese, ke multe da riĉeguloj grupe vizitis la ekspozicion. Laŭ regiono, troviĝas Pekin-Grupo, Taiyuan-Grupo, Kanton-Grupo, Wuxi-Grupo, Wenzhou-Grupo kaj tiel plu. Inter ili, troviĝas Taiwan-Grupo konsistanta el taiwan-aj komercistoj en la ĉina ĉeftero.

Laŭ konigo, grupoj el suda Ĉinio, ĉefe konsistantaj el juvelistoj, pleje interesiĝas pri modaj kur-aŭtoj, brakhorloĝoj kaj juveloj. Taiyuan-Grupo direkte iris al luksaj aŭtoj. Pekin-Grupo, ĉefe konsistanta el dom-ekspluatistoj, laŭplaĉe aĉetis aĵojn. Riĉeguloj el Ŝanhajo kaj Jiangsu estis la ĉefforto de aĉetantoj. Ili aĉetis aĵojn plej rapide kaj plej multe.

Troviĝas rimarkinda tendenco, ke diversaj pintaj asocio kaj golfludaj asocioj ludis organizan rolon. Multe da asocioj organizis siajn membrojn partopreni en la luksaĵa ekspozicio, ekzemple Chang'an Klubo organizis diverslokajn membrojn flugi al Ŝanhajo. La klubo esprimis, ke kvamkam la rango de la ekspozicio estas alta, tamen la skalo estas ne sufiĉe granda, tial parto de membroj estas ne preta iri tien.