• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-22 16:29:25    
Sen mondo Ĉinio ne disvolviĝus, sen Ĉinio, mondo ne disvolviĝus (1)

cri
Karaj amikoj, en la 15-a kaj la 16-a de novembro en Pekino, okazis la 9-a Jara Forumo de Ĉefaj Plenumaj Oficistoj. En la 2 tagoj, politikaj personoj kaj komercrondaj gvidantoj de famaj translandaj korporacioj el diversaj lokoj de la mondo, pli ol 500 homoj ĉeestis al la forumo. Ili komune atentis la ŝlosilan diskuttemon de entreprenaj reformado kaj kreskado, diskutis pri specialaj temoj, ekzemple kiel entreprenoj faru konkurencon en la fono de tutmondiĝo, kaj publikigis opiniojn pri internacikomercaj rilatoj, talentula fluo de tutmondiĝo kaj aliaj varmaj problemoj.

Kun la temo 'Marŝi al Mondo: Reformado por Hodiaŭ, Kreo por Morgaŭ', la jara forumo altiris multajn politikajn personojn, inkluzive de vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso sinjoro Sheng Huaren, ĉina financa ministro sinjoro Jin Renqing, usona eksprezidento sinjoro George Bush, brita eksĉefministro sinjoro John Major, ministro pri informoj kaj komunikado de Korea Respubliko sinjoro Chin Daeje kaj eksĉefministro de Malajzio sinjoro Mahathir Bin Mohamad. En la inaŭguro, sinjoro Sheng Huaren, konigis la ĉinan ekonomian disvolvon.

"En la lastaj 27 jaroj, per la jara rapideco je 9,4% kreskadis la ĉina ekonomio, formiĝis la granda merkato je 650 milardoj da usonaj dolaroj kaj la ĉina popolo realigis la grandan impeton de vivteno al bonhavo. Ĉiuflanke disvolviĝis la socia forto, evidente pliiĝis la sinteza ŝtata forto kaj la moderniga konstruado gajnis monde rimarkindajn atingojn. En la unuaj 20 jaroj de la kuranta jarcento, Ĉinio alfrontas al malfacile akirita periodo de strategia ŝanco. Laŭ la mondo, paco kaj disvolvo ankoraŭ estas la temoj de la mondo. Pro la disvolvo de produkta forto kaj la progreso de scienco kaj tekniko, la sufiĉiĝo kaj partopreno de produktaj elementoj rapidiĝas kaj la malfermo kaj reciproka helpo de ekonomo jam estas la nerezistebla tendenco, Ĉinio probable utiligos favoran ŝancon por plu rapidigi sian disvolvon."

Karaj amikoj, Ĉinio jam plenumas reformadon kaj malfermon pli ol 20 jarojn kaj estas la membro de la Monda Komerca Organizo jam 4 jarojn. Nun, la ĉina malferma merkata ekonomio jam estas ĝenerale konita. En multaj jaroj, privataj entreprenoj rapide disvolviĝis, kaj la privata ekonomio jam okupis relative multan proporcion en la nacia ekonomio, 90% de komercaĵaj prezoj estas decidataj de la merkato kaj koncernaj politikoj kaj leĝoj konformas al la reguloj de la Monda Komerca Organizo. Reviziitaj preskaŭ 300 leĝoj kaj ekonomiaj kaj komercaj politikoj jam estas plenumataj. Kaj eksterkapitalaj entreprenoj ĝuas ne nur internacian trakton, sed ankaŭ favoron en imposta kaj aliaj flankoj. La ĉina paca disvolvo alportas al diversaj landoj de la mondo pli multajn ŝancojn kaj pli vastan merkaton.