• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-22 17:28:09    
Pro eventuala polucio de akvo en Harbino, urba akva provizado haltos 4 tagojn

cri
Xinhua Novaĵagentejo raportis: Suspektante, ke la akvo estos poluciata en la urbo Harbino de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, ekde la 22-a de novembro, oni portempe ĉesigos la akvan provizadon de la urbo en la sekvantaj kvar tagoj.

Laŭ informo, en la 13-a de novembro okazis la eksplodo en laborejo de iu kemi-industria entrepreno en la urbo Jilin situanta ĉe la supra baseno de la rivero Songhua, kaj la urbo Harbino situas ĉe la malsupra baseno de tiu rivero. Por garantii la akvo-uzan sekurecon de la loĝantoj, la urba instanco faris la menciitan decidon.