Antaŭtagmeze de la 22-a de novembro, en la urbo Phatthaya de Tajlando, fermiĝis la 6-a jarkunveno de Asocio de Azia Parlemento pri Paco. La kunveno aprobis la "Deklaracion de Phatthaya".
Ĉeftemo de ĉi-foja jarkunveno estas "Paco, Demokratio kaj Solidareco". Dum la tri-taga jarkunveno, la delegitoj de diversaj membrolandoj de la asocio esprimis, ke ili emfaze efektivigos ĉeftemon de la jarkunveno, kaj solvos la problemojn komune alfrontatajn per dialogo kaj kunlaboro.
|