• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-22 19:57:43    
Restoracioj de italaj pladoj en Pekino (2)

cri
De la lastaj jaroj, la ĉenaj restoracioj de la fama patkuko Pizza Hut debutis en diversaj grandaj urboj de Ĉinio, kaj la debito de itala patkuko Pizza ne nur kontentigas la scivolemon de multaj ĉinoj, sed ankaŭ ebligas al multaj saĝaj komercistoj kapti la bonan komercan ŝancon. Sekve de tio, en grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio aperis nemalmulte da restoracioj de italaj pladoj, kaj iuj el ili eĉ engaĝis italojn kiel ĉefkuiristojn.

Nun, karaj amikoj, ni prezentu al vi la alian restoracion de italaj pladoj nomatan Annie's Café. Ĝi situas apud la Chaoyang-parko en la orienta parto de Pekino. Pro sia favora situo proksima al alilandaj ambasadorejoj, la restoracio altiras al si nemalmultajn fremdlandanojn.

La dekoracio de tiu ĉi restoracio havas la idilian stilon. La muroj estas lakitaj je la oranĝa koloro, la tablojn tegas tukoj el la kradita ŝtofo, la tuta restoracio donas la familiaran kaj senĝenan etoson.

La ĉefa manĝaĵo de la restoracio estas patkuko Pizza el pli ol 20 specoj, kaj ĉiu el ili havas sian propran guston. La ĉefdirektoro s-ro He Xiaodong diris al ni, ke ilia marka manĝaĵo nomiĝas "Annie's Pizza". Li diris:

"Ĝi estas patkuko Pizza portanta la nomon saman kiel la restoracia, kredita de ni mem, kaj plaĉas kaj al ĉinoj kaj al fremdlandanoj. En tia Pizza enmiksiĝas ankaŭ ŝinko, kolbaso, kokaĵo kaj iom da sekigita kapsiko."

Krom "Annie's Pizza", ankaŭ "Kvar-sezona Pizza" de tiu restoracio estas tre plaĉa al klientoj. Farante tian Pizza, kuiristo metas sur la patkukon respektive kvar aldonaĵojn, nome olivo, mara kreskaĵo, itala kolbaso kaj fungo, kaj prezentante ĝin al kliento, kuiristo tranĉas la patkukon en ok pecojn laŭ malsamaj aldonaĵoj, por ke kliento perceptu iliajn diferencajn gustojn. Ĉina fama artisto de popularaj kantoj tre ŝatas tiuspecan Pizza. Li diris:

"La restoracio estas sufiĉe kontentiga. Tre bongustas ĝiaj pladoj, kiaj fumaĵita fiŝaĵo, bovidaĵo kun fungo, itala nudelo kaj ankaŭ Pizza."

La patkulo Pizza de la restoracio estas bakita per fruktarba ligno laŭ la itala tradicia maniero, kaj oni liveras ankaŭ la servadon de ekster-restoracia vendado. Krome, se oni interesiĝas pri la preparado de Pizza, oni povas lerni tion gvidate de kuiristoj, kaj kuiri miniaturan patkukon Pizza en tiu ĉi restoracio.

En Pekino troviĝas filio de la restoracio Annie's Café, kaj ĝi troviĝas en la kvartalo nomata SOHO, en la orienta parto de la urbo.