• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-22 20:08:16    
Interfluo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono en eduko pli kaj pli vastiĝas

cri

Kiel la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando, Ĉinio kaj Usono havas vastajn interfluon kaj kunlaboron en multaj kampoj. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi pri tio, bonvole aŭskultu.

Antaŭ 8 jaroj, la ĉina fama supera lernejo, Qinghua-a Universitato kunlaboris kun la usona Harvard Universitato, establis trejnan projekton de ĉina lingvo en la Qinghua-a Universitato, por liveri trejnadon de ĉina lingvo al iuj usonanoj per la instru-metodo de unu al unu aŭ unu al du. Vicdirektoro de la centro pri ĉinlingva instruado de la Qinghua-a Universitato, sinjoro Ding Xia diris:

"La lernantoj de ĉi tiu kurso devenis de diversaj kampoj. Tio spegulas situacion de ĉiuflanka disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Pli frue, ĉefe estis la diplomatoj kaj erudiciuloj, precipe la erudiciuloj, kiuj sin okupas je studo pri Ĉinio kaj pri Orienta Azio, inkluzive de usonaj diplomatiaj oficistoj. Nuntempe, inter la lernantoj de ĉina lingvo, estas ne nur diplomatoj kaj erudiciuloj, sed ankaŭ laborantoj en grandaj kompanioj, ĵurnalistoj kaj aliaj."

Disvolvo de kunlaboro en lingvo jam fariĝis grava parto konsistiganta kunlaboron kaj interfluon inter Ĉinio kaj Usono en eduko. Laŭ konigo, dum disvolvo de trejnado en Ĉinio, de la lastaj jaroj, Ĉinio ĉiujare sendis 20 ĝis 30 ĉinlingvajn instruistojn al Usono per interuniversitata kanalo. La ministerioj de Ĉinio kaj de Usono ankaŭ establis projekton pri interreta instruado de lingvo, kiu liveras servon de lingva instruado al mezlernejoj kaj elementaj lernejoj de ambaŭ flankoj per ekspluato de multmediaj lerniloj de angla kaj ĉina lingvoj. La lernilo "Chengfeng Ĉina Lingvo" estas prove uzata de proksimume 15 mil lernantoj de 20 ŝtatoj de Usono, kaj estis laŭdata.

Laŭ senĉesa profundiĝo, multaj ĉinaj universitatoj establis interuniversitatajn interfluajn rilatojn kun usonaj universitatoj. Kaj ĉi tiaj rilatoj disvolviĝas de ĝenerala scienca interfluo al scienca studo, kunlaboro de instruado kaj aliaj flankoj. He Li estas studento de kvara klaso de la instituto pri financo de la Ĉina Popola Universitato. Ŝi, baldaŭ diplomiĝonta, estas tre okupita. La Ĉina Popola Universitato kaj la usona Kolombia Universitato kune establis edukan projekton pri ekonomio kaj financo. Oni povas sin anonci diplomiĝinte el koncerna fako en Ĉinio, kaj poste studos unu jaron en la Popola Universitato kaj alian jaron en la Kolombia Universitato. Post diplomiĝo oni povos gajni magistrecon pri publika administrado de la Kolombia Universitato kaj finitan atestilon pri tiu projekto donotan de la Ĉina Popola Universitato. Nuntempe He Li preparas por sin anonci al ĉi tiu projekto.

"La ekonomia nivelo de Usono ja estas en la pozicio de gvidanto, kaj la teoria studo, kiu subtenas ĝian ekonomian disvolviĝon, estas tre antaŭeniranta. Ankaŭ la studa etoso estas bona. Tial, partopreno en ĉi tiu projekto estas pli rekta ol legado de dua-manaj dokumentoj kaj raportoj. Kaj oni povas mem partopreni en iuj projektoj."

Ne malmultas la ĉinaj studentoj, kiuj esperas studi en Usono kiel He Li. Usono jam fariĝis grava celloko de la ĉinaj studentoj por studi. Unu jara raporto, publikigita de la usona Internacia Societo pri Eduko lastatempe, montras, ke en la lernojaro de 2004 ĝis 2005, nombro de ĉinaj studentoj studentaj en Usono superas 60 mil.

Samtempe iuj usonanoj venis al Ĉinio por lerni la ĉinan lingvon, ĉinan kulturon, sociajn sciencojn, artojn kaj aliajn fakojn. Sinjorino Natasha Lane estas instruistino de la Sudokcidenta Akupunktura Kolegio de la usona ŝtato Nova Meksikio. Ŝi partoprenis en mallongtempa kurso en la Pekina Internacia Trejna Centro pri Akupunkturo. Ŝi opinias:

"Multajn teoriojn pri akupunkturaj punktoj mi lernis el libroj. Kaj eble estas diferenco inter teorio kaj praktiko. La ĉi-tieaj instruistoj havas riĉajn spertojn. Kaj ili tre ŝatas dividi siajn spertojn kun ni."

laŭ statistiko, krom tiuj, kiuj partoprenas en mallongtempa studado kaj trejnado, nuntempe estas pli ol 4 000 usonaj studentoj, kiuj studas en Ĉinio. Inter ili plimultaj penas gajni akademian rangon. Vicestro de la departemento pri internacia kunlaboro kaj interfluo de la ĉina Ministerio pri Eduko Cen Jianjun esprimis, ke Ĉinio bonvenigas al pli multe da usonaj studentoj studi en Ĉinio.

"Interfluo de studentoj estas dudirekta, nuntempe la totala nombro de usonaj studentoj studantaj en Ĉinio ankoraŭ estas malmulta. Ni esperas, ke pli multe da usonaj studentoj venos al Ĉinio por studi aŭ por longa tempo aŭ por mallonga tempo. Nuntempe, multaj ĉinaj universitatoj povas instrui rekte per angla lingvo."

Por liveri oportunon al la studentoj, en junio de la kuranta jaro, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj la usona ambasadorejo en Ĉinio atingis interkomprenon pri reciproka disdonado de enlandiĝa vizo al studentoj.