"Saluton! Mi estas esperantisto Martin."
Tio estas prologo de Martin kiam li unuafoje renkontiĝis kun ni. Ĉe pordo de la oficejo, mi vidis iun junulon altan je 181 centimetroj, li surportis grandan turisman tornistron, vestis sin per blanka T-ĉemizo, sur kiu presiĝis la frazo "Konu Esperanton, konu la mondon", li diris, kun afabla rideto sur sia vizaĝo, ke li nomiĝas Martin, el Kanado.
Kvankam estis la unua vizito de Martin al nia E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, tamen jam estis en Ĉinujo antaŭ kvar jaroj. Antaŭ tiam li simple volis esplori ne konatan popolon, kaj trovis ŝancon instrui en Ĉinio. Li rapide amikiĝis kun la ĉina popolo kaj ĝia purkoreco. Kaj ju pli li lernis pri tiu popolo kaj ties kulturo, des li amis ĝin.
Martin diris, ke en la lastaj jaroj en Ĉinio, li instruis en kelkaj urboj de sudmeza Ĉinio, en plejparto da tempo, li loĝis en la luprenita domo ekstere de la lernejo kaj pasigis ĉinstilan vivon.
En kelk-jara vivo en Ĉinio, Martin iam instruis kreskulojn, kaj iam geknabojn en mezlernejoj aŭ element-lernejoj. Li diris, ke li preferas vivi kun tiuj viglaj kaj amindaj infanoj.
Krom liaj naciaj lingvoj – la angla kaj franca, ankaŭ Esperanto estas grava lingva instrumento por li. La artefarita internacia lingvo multe helpis lin en la vivo en Ĉinio. Li kiel bazlernejano unue legis pri Esperanto en libro en sia bazlerneja biblioteko, kaj ankaŭ atestis pri streĉa lingvosituacio en Brita Kolombio pro tio ke li estis franclingvana malplimulto en anglalingva urbo. Sed nur serioze konsideris ĝin je sia dudeka jaraĝo. Li eklernis E-on en Kanado post la jaro 1995, pro kelkaj kialoj. Post bahaaniĝo en la jaro 1995, li legis la jenajn vortojn de 'Abdu'l-Bahá:
"Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto. Ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de la internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li pro lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al liaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemoflanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin lau sia eblo por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita kiel lingvo de ĉiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke ĉiuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn; unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter ĉiuj popoloj de la mondo. Konsideru kiel malfacile estas hodiaŭ interkomunikiĝi kun diversaj nacioj. Se oni studas eĉ kvindek lingvojn oni ankoraŭ tamen povas vojaĝi tra lando kaj ne koni ĝian lingvon. Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu."
Komence, li dubis la vortojn pro tio ke li ĉiam aŭdis aŭ legis ke preskaŭ neniu scipovas Esperanton hodiaŭ kaj ke nun ĉiu lernas la anglan.
Sed poste, dezirante lerni aliajn lingvojn, kaj legante aliloke ke Esperanto povas helpi onin tiaflanken, li fine decidis eklerni ĝin kaj, poste, translokiĝis al Kebekio por instrui la anglan kiel fremda lingvo tie! Lia rimarko ke eĉ kebekiaj mezlernejanoj en sia lasta mezlernejjaro ne povis flue paroli angle, la ĉiamaj diskutoj, aŭ inter amikoj aŭ en la ĵurnaloj, pri la kebekia lingvopolitika konflikto tiel dividema nur plikuraĝigis lian lernadon de Esperanto.
Post translokiĝo al Montrealo, li klare atestis pri lingva konflikto tie; murskribaĉo kun la vortoj, france, "France, mi petas!", preterpasanto kiu rifuzis paroli angle, kaj eĉ streĉata interŝanĝo inter franclingvano kaj anglolingvano pro tio ke la anglolingvano bezonis tradukadon dum renkontiĝo. Kaj tio ne nur pli fermiĝis lian deziron lerni Esperanton, sed instrui ĝin ankaŭ.
Li neniam kredis ĝis tiam, tamen, ke lia lernado de Esperanto fine pli utiliĝus al li alilande anstataŭ ol al amikoj el eksterlande en Kanado! Post atingo al Ĉinio, li rapide kontaktiĝis kun lokaj esperantistoj kaj sub ilia helpo, li eĉ faris kurson en la angla lingo por disvastigi Esperanton. En diversaj lokoj de Ĉinio, li trovis multajn entuziasmajn esperantistojn. Kiam li vojaĝis, li ĉiam kontaktiĝis kun lokaj esperantistoj kaj ili ofte donis al li grandan helpon kaj eĉ servis kiel liaj ĉiĉeronoj.
Li tre ŝatas Urumĉion, de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio. Tie li renkontiĝis kun homoj el diversaj lingvoj kaj kulturoj. Fakte, li trovis ke, malgraŭ ke Urumqi estis tre malsama ol Montrealo diverssence, li sentis similan patoson pro tio, ke ili ambaŭ estas renkontiĝpunktoj inter popoloj: anglolingvanoj, franclinganoj, parolanoj de almenaŭ 178 lingvoj en Montrealo; kaj ujguroj, hanoj, ĥujoj, kazaĥoj, mongoloj, tibetanoj, rusoj kaj aliaj en urumqi. Urumqi ŝajnis eĉ pli diverskultura ol Pekino mem! Eĉ la hanoj de Urumqi venis el Pekino, Ŝanhajo, Hebei, Heilongjiang, Sichuan, kaj de aliloke ankaŭ. Kaj la fremduloj almenaŭ el Pakistano, Rusio, Usono, Britio kaj Kanado.
La inaj vestaĵoj ankaŭ povis esti tiel diversaj kiel tradiciaj ruĝkoloraj hanaj, modaj eŭropstilaj, drelikaj, kaj ankaŭ islamaj, inkluzive vualoj kaj eĉ tute kovritaj el kapo ĝis piedoj, krom la okuloj! Ni ankaŭ povis aŭskulti muzikon tjurkan kaj popmuzikan ĉinan kaj usonan. Kvazaŭ ĉie oni povis vidi kaj la hanskribon kaj la arabskribon, kaj aŭdi la ĉinan kaj ujguran lingvojn.
Defio kelkfoje estas trovi vegetalajn pladojn dum vojaĝo. Antaŭe tio estis pro la lingvobaro. Sed nun ke li povas komuniki sufiĉe ĉinlingve, estas ekspliki la signifon de vegetala plado pro tio ke en multaj lokoj, kvazaŭ ĉiu manĝas viandon. En Changchun, tamen, la budhana komunumo estas iom pli vigla, do pro tio estas pli facile trovi vegetalajn restoraciojn aŭ sufiĉe plaĉajn maĝajhojn, kaj ankau komprenigi aliajn pri tio.
Krom vojaĝo, la alia deziro de Martin en Ĉinio estas trovi laboron instruante Esperanton.
"Mi pensas, ke mi preferas labori kiel Esperanto-instruisto, ĉar la lingvo instruas la homojn zorgi amikecon kaj pacon, mi esperas ke pli multaj homoj konos Esperanton."
Martin diris al ni, ke li ĵus pasigis dusemajnan feriadon en Kanado kaj revenis al Pekino, morgaŭ li iros al alia urbo de nordorienta Ĉinio por bonvenigi tute novan laboron – Esperanto-instruisto. Parolante pri la nova laboro, li ne povas kaŝi sian eksciton en la koro:
"Ĉifoje, mi instruos elementajn lernantojn kaj la E-kurso estas deviga kurso por ili. Kaj mi redaktos novan lernomaterialon en Esperanto kun aliaj instruistoj, ĉifoja sperto estos tute malsama. En Ĉinio, mi fariĝis de esperantisto al E-instruisto, tio vere estas mirinda afero."
Nun, li instruas la anglan kaj esperanton en la urbo Changchun, kaj esperas ke li havos eĉ pli da ŝancojn instrui ĝin estonte.
|