• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-23 15:31:15    
Furoras itinero de antikva Silka Vojo

cri
Jen ni prezentu al vi la faman itineron de la antikva Silka Vojo, tre ŝatatan de la en- kaj ekster-landaj turistoj.

En la antikveco, la Silka Vojo estis konata komerca kanalo liganta Azion kaj Eŭropon. Ĝi jam havas la historion de pli ol 2 000 jaroj. Startante en la antikva urbo Xi'an de la ĉina provinco Shaanxi oriente, la Silka Vojo sin etendis trans Gansu, Ningxia, Qinghai kaj Xinjiang de Ĉinio, eniris en mezaziajn landojn de la nuna Komunumo de Sendependiĝintaj Landoj, Afganion, Iranon, Irakon kaj Sirion, rekte atingis la orientan bordon de Mediteraneo, kaj tie la silkaĵoj produktitaj de Ĉinio estis transportataj al Eŭropo…

La Silka Vojo longas je pli ol 7 000 kilometroj, kaj ĝia pli ol duono troviĝas sur la teritorio de Ĉinio. Kvankam la Silka Vojo antaŭ longe jam ne ludis plu la rolon por komercado, tamen pro la abundaj historiaj restaĵoj, belegaj naturaj pejzaĝoj kaj aparte karakterizaj naciminoritataj folkloroj ekzistantaj ambaŭflanke de la vojo, ĝi jam fariĝis furoranta turisma itinero.

Urumĉio, la ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, estas unu el la lokoj sur tiu itinero. Ĉi tie en la aero ŝvebas la odoro de rostita ŝafaĵo, sur stratoj vidiĝas ujguraj olduloj kun la tradicia brodita ĉapo sur la kapo, kaj ujguraj virinoj bele vestitaj. Aŭdiĝas en bazaro laŭtaj ofertaj krioj de komercistoj el landoj de meza kaj okcidenta Azio. Ŝajnas al mi, ke mi alvenis al la antikva foiro de antaŭ mil jaroj…

Intervjuate, studentino Niu Diandian el la Historia Fakultato de la Pekina Universitato, ekmemoris pri sia travivaĵo en Xinjiang. Ŝi diris:

"La Silka Vojo donis al mi multajn impresojn. Ekzemple, antaŭ la vizito al la bazaro, lokaj viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj ĉiuj sin vestas per belaj kostumoj, kaj multaj moslemaj virinoj eĉ portas la vizaĝan vualon. Turistoj povas libere butikumi en la bazaro, gustumi lokajn specialajn manĝaĵojn kaj aĉeti buntkolorajn silkaĵojn."

Fraŭlino Niu ankaŭ aparte menciis piron produktitan en Kurle en la suda parto de Xinjiang. Ĝia nomo estas "aroma piro de Kurle". Laŭdire, se oni manĝas tian piron dum irado, la aromo de la piro allogos abelojn flugi ĉirkaŭ la manĝanto. Do ni povus imagi, kiel dolĉa kaj aroma estas la piro de Kurle!

La naturaj pejzaĝoj laŭ la Silka Vojo estas kuriozaj kaj spektakloj. La plej famaj vidindaĵoj ĉefe situas en la provinco Qinghai kaj la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ekzemple la Sala Lago de Qinghai, Birda Insulo de Qinghai-lago, Natura Parko de Cignoj sur Bayinbuluke-stepo de Xinjiang, Ĉiela Lago en la montaro Tianshan, Flama Monto de Turfan kaj Diabla Urbo de Kelamayi ktp.