• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-23 15:56:59    
Plebiscito en Kenjo vetois novan Konstitucion

cri

En la 22-a de novembro, la elekta komitato de Kenjo proklamis, ke la plebiscito okazinta en la antaŭa tago vetois la novan Konstitucion. Analizistoj opinias, ke tiu ĉi rezulto alportis certagradan malfacilon al la kenja registaro gvidata de prezidento Mwai Kibaki, tamen tio ankoraŭ ne skuos lian regpotencan pozicion.

En la sama tago Samuel Kivuitu, prezidanto de la elekta komitato de Kenjo, proklamis, ke laŭ la ĝisdata statistiko, 58% de la balotintoj oponas kontraŭ la nova Konstitucio, dum 42% aprobas ĝin. La fina statistika rezulto ankoraŭ ne publikiĝis, tamen oni jam ne povas ŝanĝi la staton, ke la nova Konstitucio estas vetoita. En sia televida parolo antaŭ tio, ankaŭ prezidento Mwai Kibaki agnoskis la fiaskon de la nova Konstitucio kaj esprimis, ke li sekvos la popolan volon kaj akceptas tiun ĉi rezulton.

La procezo de amendo al la Konstitucio en Kenjo jam iris plurajn jarojn. La nuna Konstitucio estis eldonita en la jaro 1964. Post decembro de 1991, kiam Kenjo ekpraktikis la plurpartian sistemon, diversaj sociaj rondoj ĉiam postulas fari amendadon al la Konstitucio, ĉar la Konstitucio estis produkto de la periodo de sol-partia sistemo. En septembro de 2002, la konstitucio-amenda komisiono de Kenjo publikigis la projekton de la nova Konstitucio, inkluvize de redukto de la regpotenco de prezidento, aldono de ĉefministro, vicĉefministro kaj aliaj postenoj, kaj similaj enhavoj. Tamen tiu ĉi projekto estis forte oponata de tiama reganta partio, Kenja Afrika Nacia Unio. Tiama prezidento Daniel Moi sekve proklamis malorganizi la parlamenton. La procezo de amendo al la Konstitucio en Kenjo tiel haltis portempe.

En decembro de 2002, la Nacia Alianco konsistanta el 14 opoziciaj partioj venkis la Kenjan Afrikan Nacian Union en la elektado kaj Mwai Kibaki elektiĝis kiel prezidento. Por plenumi sian promeson en la kampanjo pri amendo al la Konstitucio, en aprilo de la sekva jaro Mwai Kibaki rekomencis la procezon de amendo al la Konstitucio. Tamen akriĝis la diverĝoj interne de la Nacia Alianco rilate al starigo de la ĉefministreca posteno kaj la potenco de prezidento. Krom la Liberala Demokratia Partio, ĉiuj aliaj partioj de la Nacia Alianco subtenas la projekton de "forta prezidenteco kaj malforta ĉefministreco", pledante por tio, ke la prezidento havu la rajtojn por organizi kabineton, nomumi aŭ malnomumi ĉefministron, dum la ĉefministro respondecas pri gvido de la registaraj aferoj. Tamen la Liberala Demokratia Partio proponas "fortan ĉefministrecon kaj malfortan prezidentecon". Tial la amendo al la Konstitucio refoje falis en stagnon. En julio ĉi-jare, la kenja parlamento pasigis la finan version de la nova Konstitucio, kun "forta prezidenteco kaj malforta ĉefministreco" kiel la ĉefaj karakteroj kaj decidis fari plebisciton en la 21-a de novembro. Analizistoj opinias, ke post vetoo de la nova Konstitucio, la registaro de Mwai Kibaki vizaĝas al la malfaciloj de firmigo de interna solidareco kaj aliaj problemoj, tamen estas malgranda ebleco, ke oni skuos lian regadon.