• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-23 16:07:36    
Klasika dialoga dramo de Ĉinio "Tetrinkejo" estis prezentita en Usono

cri

De la 18-a de novembro ĝis la 19-a de novembro, "Tetrinkejo" estis prezentita de Pekina Popola Arta Teatro en Los-Anĝeselo kaj estis varmege bonvenigita.

"Tetrinkejo" estis prezentita en sinsekvaj du tagoj en teatro, situanta en orienta antaŭurbo de Los-Anĝeselo. Usona kompanio Stelo-Ponto, respondecanta pri la prezentado, diris, ke alvenis multege da spektantoj. Preskaŭ forvendiĝis biletoj je la prezo de 40 usonaj dolaroj ĝis 140 usonaj dolaroj.

Koro de spektantoj estis kaptita de ĉarmo de malnova Pekino, dramo kun historia sento kaj sukcesa prezentado fare de Liang Guanhua kaj aliaj geaktoroj. Kvamkam la dramo kostis 3 horojn, tamen 3 000 spektantoj ĉiam sinkis en la mondon de "Tetrinkejo". Post finprezento de la dramo, varma aplaŭdo de spektantoj daŭris 5 minutojn kaj geaktoroj senĉese riverencis por esprimi dankon al spektantoj.

Spektantoj ĉefe konsistis el ĉinoj kaj ĉindevenuloj pro tio, ke troviĝas multe da ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Los-Anĝeselo. S-ino Yang, devenanta de Taiwan, kune kun sia filo spektis la dramon. Ŝi diris, ke ŝi sentis ĉinan guston per "tetrinkejo". Ŝi volas, ke la filo, naskita en Usono, spertu la veran ĉinan kulturon.

Usonaj spektantoj estis same profunde impresitaj. S-ro Adams en Los-Anĝeselo diris, ke li ĉiam estas allogita de ĉina kulturo. Li ne nur spertis la ĉinan kulturon, sed ankaŭ pliprofundigis la konon pri la ĉina historio per la dramo. Li ankaŭ diris, ke la dramo estis brila kaj li komplete konis la dramon.

Post fino de la prezento, fama aktoro Pu Cunxin diris al raportisto, ke de la lasta duonjarcento, "Tetrinkejo" estas prezentita pli ol 500 fojojn, tamen ĝi estis unuafoje prezentita en Usono. Antaŭ ol esti prezentita en Los-Anĝeselo, ĝi estis prezentita en Vaŝingtono kaj Kalifornio 4 fojojn kaj estis varmege bonvenigita de spektantoj.

Tio estas la volo de Pu Cunxin, ke oni prezentu ĉinan draman arton al la mondo. "Interfluo estas ambaŭdirekta. Estas grave disvastigi ĉinan kulturan arton al la mondo. La mondo bezonas koni ĉinan kulturon". Li diris, ke oni prezentos "Tetrinkejon" en Nov-Jorko por ke pli multe da usonanoj konu veran draman kulturon de Ĉinio.