• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-24 08:25:20    
De 3-jara Lernanteco al Matura Romanisteco

CRI
Haoran (Liang Jinguang), naskita en 1932, pasigis mizeran vivon infanece en sia naskoloko Jixian situanta en la provinco Hebei. Malgraǔ tio, ke li vizitis lernejon nur en 3 kaj duona jaroj, li libere naĝadis en la maro de folkloraĵoj – popolaj artaĵoj kaj rakontoj. Li legis kelkajn romanojn el la antikveco. La spirita ĝuado iom mildigis la fizikan suferadon. Poste liaj okuloj vagis ankaǔ tra novliteraturaj verkoj kiuj donis al li pozitivan influon por posta verkado. En februaro de 1949, fariĝinte oficisto de distrikta komitato, li komencis kompili mallongan teatraĵon kaj krei kanton kaj rakonton. Sekve li aktoris sur tera scenejo en vilaĝo, faris murgazeton aǔ publikan parolon per radio, kio estis tre bonvena meze de kamparanoj.

Junie de 1954, Haoran fariĝis raportisto de "Hebei Ribao" (Hebei-provinca Tagĵurnalo). Okaze de intervjuoj li pli detale konis la historian procezon de la agrikultura kooperado kaj pli multe informiĝis pri novaj homoj kaj freŝaj aferoj en la kamparo. Novembre de 1956, la gazeto "Pekina Literatur-arto" publikigis lian 1-an novelon "Pigoj sur Branĉoj". De tiam ĝis la antaǔa duono de 1966, aperis pli ol 180 noveloj en kolektoj kiaj "Pomoj Maturiĝos", "Novprintempa Kanto", "Xia Qingmiao Serĉas Instruiston", "Miela Monato", "Perlo", "Lirlado de Rivereto", 'Abrikotflora Pluvado", "Smeralda Somero", "'Mastrumanteto' Ren Shaozheng", "Berileca Fonto" kaj aliaj, sume pli ol 10 kolektoj. Tiel li fariĝis unu el la plej diligentaj kaj fekundaj verkistoj en la historio de la nuntempa literaturo de Ĉinio. Oni vidis, ke li pli kaj pli maturas kaj lertas en la verkado. Kaj legantoj kaj literaturista rondo tre atentis vivecon de loka lingvaĵo kaj densecon de ĉiutageca spiro en liaj verkoj. Surbaze de grandakvanta novelado, en somero de 1957, li komencis mense formuli romanon. Poste li ĝin surpaperigis kaj donis al ĝi la titolon "Serena Ĉielo". En la fino de 1965, la Verkista Eldonejo publikigis ĝin, sinsekve en 3 volumoj.

Sidante en la fono de somera situacio, 1957, la romano rakontas la vivon de agrikultura kooperativo en la antaǔurbo de Pekino dum la procezo de tritika rikoltado kaj prezentas akran bataladon inter la du klasoj kaj inter la du vojoj. La rakonto estas simpla kaj klara, kaj koncentrita en pli ol 10 tagoj de la tritika rikoltado. Jen la du flankoj en la romano – ĉi tiu flanko konsistas el aktivuloj kaj malriĉaj kamparanoj kiuj, gvidate de Xiao Changchun, sekretario de partia filio de Dongshanwu, firmapaŝe marŝas sur la socialisma vojo, dum la alia flanko, de manpleno da aĉuloj, kiaj bienulo Ma Xiaobian kaj renegato Ma Shiyue, kiuj provas superregi riĉajn kamparanojn. Okazas serio da eventoj, ekzemple kapto de profito el agro, rifuzo al grena imposto, komploto kun kapitalista forto en urbo, rabo el grentenejo kaj retiriĝo el kooperativo. Ĉirkaǔ tiuj eventoj, eksplodigitaj de aĉuloj, ardis kategoria rivalado. Fine la socialisma forto frakasis la atakojn de la kontraǔa flanko kaj firmigis sian pozicion.

Per plena varmo la aǔroro (Haoran) prikante modlis multe da pozitivaj figuroj de diversaj tipoj persiste irantaj sur la socialisma vojo. Precipe Xiao Changchun, la ĉefheroo de la romano, vera heroo gvidanta la popolamasojn fari bataladon en la kamparo kontraǔ konspirado de kontraǔrevolucia kaj kapitalisma fortoj. La romanisto metis ĉi tian figuron en ondojn de arda batalo inter diversaj kontraǔdiroj. Emfazante tion, ke Xiao Changchun sin firme apogas al gvidado kaj subtenado fare de supera instanco, la aǔtoro elstarigis lian rilaton kun la popolamasoj kiel tiun inter fiŝo kaj akvo. Tiamaniere kion la heroo enkorpigas, tio estas revoluciaj spirito kaj saĝo. Tio montriĝas nek kiel ligno sen radiko, nek kiel akvo sen fonto, kio estas ĉu lia gvida arto, ĉu lia politika nivelo, ĉu liaj aplombo kaj sinregemo raraj ĉe junaj homoj en traktado de komplikaj aferoj. La aǔtoro atentis ankaǔ aliflanke, ke la heroo ne ŝajnu mita, tial li donis multajn paĝojn al priskribado de la seksa amo kaj ĉiutaga vivo de la heroo. Tia priskribado, kvankam ialoke iom tro "politikeca", ĝenerale dirite, jam atingis tion, ke legantoj povu percepti la heroon reala, viva kaj intima anstataǔ senti, ke la heroo estas neatingeble alta idolo.

Heroo ne povas disvolvi romanon en grandiozan terenon en kiu ĉiaj konfliktoj viglu. Haoran tion bone sciis. Jen kial li atente modlis ne nur la menciitan ĉefheroon Xiao Changchun, sed ankaǔ serion da herooj, kiaj Ma la Kvara, Han Baizhong, Avo Ĝojo, Anjo Feliĉa, Muta, Onjo Kvina, Jiao Erju, Jiao Zhenmao, Jiao Shuhong kaj Ma Cuiqing, kun respektivaj karaktero kaj trajto. La aǔtoro ege vivecigis tiujn figurojn de diversaj tipoj kaj statusoj, malkovrante ilian naturon kaj elvolvante iliajn karakterojn laǔ respektiva vivvojo, ĉar longatempe vivante en la kamparo li ĝisparkere konis ilin.

La mez-kamparanoj* formis gravan tavolon, kies progresecon oni facile neglektis. Ankaǔ nia aǔtoro Haoran, kiu apenaǔ ekspluatis la pozitivan forton de tiu tavolo en la romano. Malgraǔ tio, li sporade skulptis kortuŝan figuron – jen Jiao Zhenmao, aktiva elemento el la mez-kamparanaro. Aperante en la romano, Jiao Zhenmao jam transpasis periodon de hezito kaj ŝanceliĝo, li do povis memkonscie suriri la socialisman trakon. Serio da politikoj de la Partio, praktikataj en la kamparo, klare sentigis al li, ke estas favore kaj utile sekvi la Partion, kaj fine li eĉ fariĝis "politika maniulo", mezurante sin kaj aliajn ĉiam kaj ĉie laǔ "politikaj artikoloj kaj difinoj". Poste li trafis lecionon kaj memkonscie lernis de malsuperaj mez-kamparanoj kaj malriĉ-kamparanoj*, mem donis grenon de li mem enterigitan kaj ankoraǔ pli fervore marŝis sur la socialisma vojo. Tia mezkamparana figuro memkonscie marŝanta en la transformado estas malofte vidita en niaj literaturaj verkoj.

Aliflanke la aǔtoro tre pitoreske surpaperigis diversajn figurojn de riĉ-kamparanoj, obstine rezistantaj al la socialisma vojo. Kaj plej okulfrapaj el ili estas Wanwanrao kaj Ma Dapao, du tipoj, respektive de ruzo kaj aǔdaco.

La lingvaĵo en la romano sin bazas sur la pekina dialekto kaj, prilaborite de la aǔtoro, tre vivas kun karakterizaĵoj de lakono, flueco, klaro, spiceco kaj individueco.

*En tiama Ĉinio la kamparanoj dividiĝis laǔ posedaĵoj moveblaj kaj nemoveblaj en statusajn kategoriojn bienulan, riĉ-kamparanan, mez-kamparanan, malsuper-mezkamparanan, malriĉ-kamparanan kaj dungit-kamparanan.