• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-24 15:44:22    
Ĉina utiligo de regenera energio jare meznombre pliiĝas je 25%

cri
1 Ĉina utiligo de regenera energio jare meznombre pliiĝas je 25%

Lastatempe vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato Zhang Guobao esprimis, ke en la lastaj jaroj la ĉina utiligo de regenera energio disvolviĝis per la jarmeznombra kreska rapideco de pli ol 25%, kaj la regenera energio estas la speco de energio, kiu kreskas plej rapide.

En la komenco de la kuranta jaro, Ĉinio oficiale publikigis 'Leĝon pri Regenera Energio', en la estonteco Ĉinio sinsekve ellaboros serion da stimulaj politikoj.

2 En unuaj 10 monatoj de 2005 fremdaj landoj lanĉis 52 komercajn enketojn al Ĉinio

Laŭ informo, en la unuaj 10 monatoj de la kuranta jaro, 17 landoj kaj regionoj lanĉis 52 enketojn pri komerca savo al Ĉinio (inkluzive de kontraŭdumpingo kaj kontraŭkompenso), kaj rilata sumo superis 1,6 miliardojn da usonaj dolaroj.

Laŭ kalkulo de la Monda Komerca Organizo, de 1995 ĝis 2004, Ĉinio estas la unua celo de tutmonda kontraŭdumpingo en sinsekvaj 10 jaroj, kaj suferis 390 kontraŭdumpingajn enketojn.

3 Elektrotransmisia kapablo de 9 grandaj vojoj de konduko de elektro el okcidento al oriento superis 12 milionojn da kilovattoj

Laŭ informo, en periodo de 'la 10-a 5-jara plano' la ĉina suda elektroreto finkonstruis 9 grandajn vojojn, nun la elektrotransmisia kapablo superis 12 milionojn da kilovattoj, dekobliĝis ol tiu en 2000.

Laŭ konigo, en la periodo, duobliĝis la skalo kaj kvanto de elektrouzado de la suda elektroreto, kaj la disvolva rapideco estas pli alta ol la tutlanda meznombra nivelo.

4 Italio liveris helpon al pekinaj 'verdaj Olimpikoj'

Lastatempe, la pekina registaro kaj itala Ministerio pri Medio kaj Teritorio subskribis kunlaboran interkonsenton pri subtenado al pekina 'verdaj Olimpikoj'. Laŭ la interkonsento, la itala registaro liveros al Pekino monon por aĉeti kernajn instalaĵojn kaj teknikan servadon de demonstra programo de sunoenergio en olimipa vilaĝo.

Koncerna respondeculo de pekina mediprotekta buroo esprimis, ke la ekspluato kaj utiligo de regenera energio estas la promeso de pekinaj 'verdaj Olimpikoj', ankaŭ la grava rimedo de Pekino por reguligi strukturon de energio kaj plibonigi la medion. Kiel unu el kunlaboraj mediprogramoj inter Ĉinio kaj Italio, la plenumado de demonstra programo de sunoenergio en olimipa vilaĝo akumulos karajn spertojn al Pekino.