• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-24 17:04:29    
Urbeto de taijiquan (foto)

cri

Sur la ebenaĵo de suda Hebei-provinco estas antikva urbeto, kiu estas ĉirkaŭita de nebulo kaj fragmitaro. Ĝi aspektas mistere kaj kviete. Ĝia nomo estas Guangfu. Pro tio, ke preskaŭ ĉiuj ĝiaj loĝantoj bone sin ekzercas per taijiquan, oni nomas ĝin ankaŭ urbeto de taijiquan.

Taijiquan originis antaŭ 600 jaroj. Ĝi estas heredita luktarto de Chen-familio en Henan-provinco. En la 19-a jarcento Yang Luchan kaj Wu Yuxiang de Hebei-provinco vizitis tiun familion por studi la luktarton kaj fariĝis eminentaj kun propraj skoloj. La stilo de Yang karakteriziĝas per forteco kaj beleco de la movoj, dum tiu de Wu per delikateco kaj simpleco. Famiĝinte, ili klopodis disvastigi taijiquan. Yang instruis taijiquan en Pekino kaj havis multajn disĉiplojn; Wu verkis, por ke taijiquan havu sian teorion. Ili estis loĝantoj de Guangfu.

En oktobro mi vizitis Guangfu. Tie mi vidis, ke oni praktikas taijiquan ĉie, aŭ surstrate, aŭ surkampe. La movoj de taijiquan estas malrapidaj, mildaj kaj kontinuaj, ne similaj al aliaj luktartoj rapidmovaj kaj fortaj. Dum la ekzercado taijiquan-istoj tiel absorbiĝas, kvazaŭ sin apartigante de la homa mondo.

Kio estas la esenco de taijiquan? En la modesta loĝejo de s-ro Li Disheng mi ricevis respondon. S-ro Li diris, ke taiji signifas universon. La antikvuloj nomis senlimajn spacon kaj tempon universo kaj opinias, ke ĉio konsistas el pozitivo kaj negativo. Ekzemple, la ĉielo estas pozitivo kaj la tero negativo. La akordo de la ĉielo kaj tero kaŭzas ĉiajn estaĵojn. Ankaŭ homo, kiel unu el la estaĵoj, vivas laŭ la leĝo natura. Ĉiu homo estas ero en la universo. La teorio pri pozitivo kaj negativo, sin bazita sur "Yi Jing", estas la plej antikva ĉina filozofio kaj ankaŭ la esenco de taijiquan-teorio, kiu opinias, ke sano signifas sanan korpon kaj sanan spiriton. Kiam oni zorgas pri la problemoj de vivo, oni perdas la ekvilibron de sano kaj malsaniĝas. Taijiquan estas saniga. Farante ĝin, oni movas korpopartojn cirkle. Tio utilas por akceli cirkuladon de vitala energio. Dum la ekzercado de taijiquan oni bezonas ankaŭ kvietecon, t.e. koncentri penson por kvietigi spiriton.

Antikvuloj diris, ke movado sen kvieteco malsanigas la spiriton; kaj kvieteco sen movo malvigligas la korpon. Tial la teorio de taijiquan substrekas, ke por sanigi korpon necesas sanigi spiriton. Oni ne devas logiĝi de volupto kaj mono, sed respekti la universon. Nur tiel, oni povas esti animita de taijiquan. Se oni respektas la universon, ĉi tiu respektas lin; se oni damaĝas la universon, ĉi tiu damaĝas lin. Nur en plena harmonio kun la universo oni povas ĝui feliĉon. Ne konante tion, oni malfacile povas spirite profiti, eĉ se li diligente sin ekzercas per taijiquan.

En tio oni povas vidi, ke la taijiquan-istoj bone konas la antikvan kulturon. Ne estas mirinde, ke inter ili la sanaj maljunuloj aspektas kiel alte klerigitaj. En interparolo kun s-ro Li mi sciiĝis, ke li diplomiĝis el la altnivela ĉina altlernejo---Qinghua-universitato, iam laboris kiel profesoro kaj tradukisto de la japana kaj angla lingvoj, kaj havas multe da disĉiploj.

La loĝantoj de la urbeto estas tre gastamaj. Ili jam okazigis kvin kunvenojn de taijiquan kaj starigis kelkdek fakajn lernejojn por disvastigi taijiquan kaj ĝian teorion. La vizitantoj tre envias la senzorgan kaj modestan vivon de la loĝantoj.