• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-24 17:07:53    
Fama poezia redaktoro kaj poeto Zhang Yutai

cri

Zhang Yutai estas veterana poezia redaktoro kaj poeto de la ĉina Verkista Eldonejo. Kiel plenuma redaktoro li redaktis pli ol 100 poeziajn librojn. Baldaŭ eldoniĝos lia nova libro "Mi kontribuas al poetoj", kiu rakontas la paseon pri liaj verkado kaj kontakto kun multaj famaj ĉinaj poetoj. Antaŭ nelonge li gastis ĉe nia radio kaj rakontis al ni pri sia korinklino al poezio.

Zhang Yutai estas 60-jara kaj ŝatas poezion de sia infanaĝo. En la frua tempo li studis en Banka Lernejo de la provinco Hebei pro ekonomia malfacilo, ĉar tiu ĉi lernejo liveris senpagan manĝadon, loĝadon kaj uniformon. Post la diplomiĝo Zhang Yutai enoficiĝis kiel laboristo de la Pekina Monpresejo, tamen li neniam interesiĝis pri tiu ĉi laboro. Zhang Yutai diris: "En la aĝo de 11 aŭ 12 jaroj mi ekŝatis poezian verkadon kaj komencis kontribui al ĵurnalejo per miaj verkoj. Tiam mi tute ne ŝatis la laboron, sed multe interesiĝis pri literaturaj verkoj aperintaj sur ĵurnaloj, tamen multaj kolegoj ne komprenis mian intereson. Iun jaron la Pekina Ĵurnalo publikigis miajn tri poemojn, tio vekis grandan atenton en la monpresejo, kaj ĝuste tiam mi komencis la literaturan vojon."

La sukcesa premiero en la poezia rondo fierigis junan Zhang Yutai, kaj li ekfamis en la Pekina Monpresejo. Kiam la laborejo organizis prezentadon, publikigis gazeton aŭ kompilis opereton, li ĉiam servis kiel la ĉefa rolo, kaj pro tio li estis sendita al la grupo de literatura verkado en Pekina Laborista Kultura Palaco por plua studo.

En la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la lasta jarcento, pro la fluktuado de la ĉina politika situacio, literatura disvolvo renkontis seriozan malhelpon, kaj ankaŭ la poezia verkado de Zhang Yutai stagnis. En la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj malfermo. Tiam la literatura verkado, precipe la poezia verkado estis tre vigla, kaj aperis granda nombro da elstaraj poetoj, ekzemple Shu Ting, Gu Cheng kaj Hai Zi, kies verkoj kun freŝaj esprimoj kaj forta alvoko diskoniĝis en la socio. Tiam flamiĝis ankaŭ la fervoro de Zhang Yutai pri poezio.

En la jaro 1985 Zhang Yutai enoficiĝis en la ĉina Verkista Eldonejo, tio estis grava turno por lia vivo. En la laboro li kontaktiĝis kun multaj poetoj. Li kompilis poeziajn librojn, verkis poemojn kaj poeziajn recenzojn, kaj ankaŭ partoprenis en diversaj aktivadoj koncernaj al poezio. Tio akcelis lian sisteman kaj ampleksan pensadon pri disvolvo de la ĉina poezio. Zhang Yutai diris, ke Ĉinio estas fama lando en poezia verkado kaj havas eminentan tradicion. Laŭ li, pro influo de la merkata ekonomio, la ĉina poezia rondo estas konfuzita tiel, ke en la literatura rondo ekzistas la diverĝo pri poezia koncepto, kaj literaturaj periodaĵoj restigis al poemoj malgrandan spacon. Malgraŭ tio, Zhang Yutai tamen opiniis, ke disvolvo de la ĉina poezio havas belan perspektivon. Li diris: "La nuna stato de la ĉina poezia rondo multe perpleksigas homojn kaj konfuzas la legantojn. Mi opinias, ke malgraŭ ekzisto de la diverĝo, tamen tio ne malhelpas al la poezia disvolvo, kaj diversaj poemoj havas al si proprajn legantojn. Oni ne devas riproĉi unu la alian per sia koncepto, sed ĉiu rajtas elekti sian vojon, tial la poezia verkado povos prosperi."

Zhang Yutai multe admiras la ĉinajn veteranajn poetojn, Ai Qing, Zang Kejia, He Jingzhi kaj Zhu Ziqi, opiniante, ke tiuj poetoj kreskintaj en la revolucia batalo plej bone reflektis popolan voĉon kaj epokan aspekton. Antaŭ nelonge li kompilis la libron "Kolekto de Modernaj Ĉinaj Poemoj", kiu vekis grandan eĥon en la poezia rondo. En la libro kolektiĝis verkoj de pli ol 300 poetoj, interalie la plejparto estis verkita de veteranoj. Tiuj ĉi poemoj zorgas la nacian fortunon kaj popolan vivon, kaj prezentas optimisman spiriton de la verkintoj. Kvankam ili estis verkitaj antaŭ multaj jaroj, tamen ili ankoraŭ inspiras la legantojn. Zhang Yutai diris: "Laŭ mia opinio, poemoj devas reprezenti la epokon kaj popolon, kaj esti facile kompreneblaj. Eminentaj poemoj povas veki admiron, ĉagrenon kaj indignon, kaj ili devas esti tiaj, kiajn oni konservas en la koro kaj ne esprimas en verkoj. Mi ne aprobas la priskribadon pri speciala percepto de la verkinto mem. Laŭ mi, tio ne estas interesa, tamen oni devas verki same kiel la veteranoj, kies verkoj estas tre kortuŝaj."

Veteranaj poetoj profunde influis la poezian verkadon de Zhang Yutai. Liaj poemoj esprimas ne nur la propran senton, sed plejparte zorgas pri la popolo, socio kaj nacio. Zhang Yutai opiniis, ke la taiwan-aj poetoj, Luo Fu, Yu Guangzhong, Jing Yi kaj la hongkong-a poeto Li Qing estas elstaraj reprezentantoj. La poemo "Sopirado pri la hejmloko", verkita de Yu Guangzhong, perfekte kunfandis la komplikan senton de la verkinto mem kaj la profundan zorgon pri la nacia fortuno.

Zhang Yutai havas la deziron maksimume diskonigi kaj disvastigi la ĉinan poezian tradicion. Laŭ li, poezio ludas gravan rolon en la socio, kaj ĝi kiel psika nutraĵo estas ankoraŭ bezonata de la popolo, malgraŭ ia ajn disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Pro tio, li aktive partoprenas en planado de la grandskala kampanjo pri poezia verkado "Longa marŝo de la ĉina poezio" kaj servas kiel la ĝenerala asistanta sekretario de la organiza komitato.

Zhang Yutai diris, ke ĝenerale, la ĉina poezia verkado estas bona, kaj la kampanjo de poezia verkado "Longa marŝo de la ĉina poezio" jam akiris frukton. Poetoj sinsekve veturis al diversaj lokoj por akiri inspiriĝon kaj jam vekis grandan atenton.