• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-25 17:23:34    
Jordanio reorganizis kabineton por antaŭenpuŝi reformadan procezon

cri

La 24-an de novembro, jordania reĝo Abdullah II nomumis Maaruf al-Bakhit, estron de la Buroo de Ŝtata Sekureco, kiel novan ĉefministron, kiu organizos novan kabineton. Analizistoj opinias, ke tiu ĉi rimedo alprenita de Abdullah II estas pro la terorismaj atakoj okazintaj en Amano kaj pro la nestabileco de la sekureca situacio de la ŝtato, tamen ĝi ĉefe celas antaŭenpuŝi la enlandan reformadan procezon por alfronti la rigorajn defiojn.

En sia nomuma dekreto, jordania reĝo Abdullah II postulis, ke Maaruf al-Bakhit prenu antaŭenpuŝon de la reformado en la politiko, ekonomio kaj socio kiel sian ĉefan taskon. Pri la alte atentata problemo de sekureco, Abdullah II emfazis, ke la nova registaro de Maaruf al-Bakhit devas preni ĉiujn rimedojn por bati terorismon, sed ne sin limigi nur al sekurigaj rimedoj.

Akceptante intervjuon de amaskomunikiloj en la sama tago, Maaruf al-Bakhit diris, ke la ĉefa tasko de la nova registaro estos daŭre antaŭenpuŝi reformadon kaj solvi la problemon pri senlaboreco. Li esprimis, ke la reformado de Jordanio ne povas malprogresi, kvankam sekureco ankoraŭ estas la ĉefa problemo. Tamen la koncepto pri sekureco devas esti plenampleksa, sed ne limiĝi nur al la militafera tavolo. La nova registaro ellaboros plenampleksan strategion por batali kontraŭ la "terorisma kulturo". Maaruf al-Bakhit opinias, ke tia strategio de batalo kontraŭ la "terorisma kulturo" ĉefe inkluzivas 4 gravajn punktojn: unue, solvi la problemojn de senlaboreco kaj malriĉeco; due, disvolvi laborojn en la kultura tavolo; trie, plifortigi administradon al religiejoj kaj bremsi la ideologion de religia ekstremismo; kaj kvare, malfermi amaskomunikilojn. Li emfazis, ke nur plenampleksa projekto de traktado deradike eliminos la terorismon.

58-jaraĝa Maaruf al-Bakhit estis oficiro en la armeo antaŭ ol komenci sian politikistan karieron. Li iam estis ambasadoro en Turkio kaj Israelo. Antaŭ 4 monatoj li ekprenis la postenon de vicestro de la Buroo de Ŝtata Sekureco. En la 15-a de novembro, nelonge post la okazo de la evento de seriaj eksplodigoj en Amano, li estis nomumita kiel estro de la Buroo de Ŝtata Sekureco.

Analizistoj montris, ke la terorisma eksplodiga evento en Amano elmetis novan defion al la laboroj de la nova registaro, tamen la reformada projekto kaj la kontraŭterorisma tasko ne estas kontraŭdira.

La reorganizo de la kabineto manifestas, ke la jordania gvidantara tavolo jam konis, ke por deradike elimini la terorisman minacon, oni devas unue solvi la problemojn de senlaboreco kaj malriĉeco kaj mildigi la sociajn kontraŭdirojn. Nur tiel oni povas deradike forigi la grundon por terorismo.