• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-28 09:00:18    
La berlina Esperanto-domo estas rekonstruota

cri
La berlinaj esperantistoj ne perdis la esperon: post la katastrofa fajro en septembro oni jam planas la rekonstruon de la domo.

Johann Pachter, la posedanto de la domo, komisiis inĝenieran oficejon pri la teknikaj planistaj laboroj. Krome Peter Kühnel, esperantisto kaj konstru-inĝeniero, transprenis la taskon de konsilanto kaj kunordiganto de la laboroj. Ili planas, ke la Berlina Oficejo de Germana Esperanto-Junularo kaj la kvin loĝejoj estos denove uzeblaj fine de decembro 2005. Necesas prokrasti la renovigon de la korta domo.

Ĉar la ĉefdomo bezonas tute novan tegmenton, oni pripensas pligrandigi la uzeblan spacon en la tegmenta etaĝo per pli alta kaj malpli klinita tegmento kaj grandaj tegmento-fenestroj, se tion permesas la urbaj aŭtoritatoj. Tiel oni gajnus multe da spaco: por la Germana Esperanto-Arkivo, por la Espoteko, por kunvenejo kaj por pasportserva ĉambro. La domo havus kvar plenajn etaĝojn: teretaĝon, du pliajn etaĝojn kaj tegmento-etaĝon. La tegmentoetaĝo estu preta meze de 2006.

La 7-an de novembro je 19:30 okazos en Kafejo Multi-Kulti (Schönfliesser Strasse 7) prelego de Johann Pachter kaj Peter Kühnel pri la nuna stato kaj perspektivoj de la Esperanto-domo en Lichtenberg. Sekvos - certe vigla - diskuto.