• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-28 14:17:29    
Ĉina leĝdono de medio speciale atentos 'publikan sanon kaj median sekurecon'

cri
1 Ĉina leĝdono de medio speciale atentos 'publikan sanon kaj median sekurecon'

La 20-an de novembro, inaŭguriĝis internacia forumo pri leĝdono de medio kaj kontinuigebla disvolvo. En la forumo, estro de komitato de mediaj riĉfontoj sub la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Mao Rubai montris, ke Ĉinio pluapaŝe perfektigos leĝdonon de medio kaj laŭleĝe akcelos kontinuigeblan disvolvon. En la leĝdona celo, Ĉinio speciale atentos la protektadon al publika sano kaj media sekureco.

Laŭ nuna kaj estonta ĉina media situacio kaj celo, garantio de sano de la popolo, altigo de vivkvalito de la popolo, protektado de ŝtata media sekureco, disvolvo de cirkula ekonomio kaj konstruado de riĉfontoŝpara kaj medioamika socio jam estas la bazaj direktoj kaj taskoj de la ĉina leĝdono de medio.

2 Unuafoje malpliiĝis malfavora saldo de ĉina komerco de servado en 5 jaroj

Laŭ informo, en la unua duono de la kuranta jaro, la malfavora saldo de ĉina komerco de servado atingis 3,9 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 33% ol tiu de la sama periodo en 2004, kaj la malfavora saldo unuafoje malpliiĝis en la lastaj 5 jaroj.

Laŭ konigo, en la unua duono de la kuranta jaro, la skalo de ĉina komerco de servado atingis 73 miliardojn da usonaj dolaroj, interalie, enspezo estas 34,5 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 31% ol tiu de la sama periodo en 2004; elspezo estas 38,5 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 19% ol tiu de la sama periodo en 2004, la malfavora saldo estas 3,9 miliardoj da usonaj dolaroj, malpli je preskaŭ 2 miliardoj da usonaj dolaroj ol tiu de la sama periodo en 2004.

3 Investo por akvoutiligo en baseno de Yangzi-Rivero superis 100 milardojn da juanoj de renminbi en lastaj 6 jaroj

Lastatempe vicestro de financa buroo sub la komitato de akvoutiligo de Yangzi-Rivero sinjoro Chen Zongzhou konigis, ke de 1998 ĝis 2004 la investo por akvoutiliga konstruado en la baseno de Yangzi-Rivero superis 106 miliardojn da juanoj de renminbi. Interalie, la centra registaro investis 71,1 miliardojn da juanoj de renminbi kaj lokaj registaroj investis 35,1 miliardojn da juanoj de renminbi.

La grandsuma investo akcelis konstruadon kaj plenumadon de serio da gravaj akvoulitigaj inĝenieriaĵoj en la baseno de Yangzi-Rivero kaj alportis elstaran efikon.

4 En periodo de 11-a 5-jara plano elektroproduktada kvanto de centralo ĉe Tri Gorĝoj de Yangzi-Rivero superos 360 miliardojn da kilovatto-horoj

Lastatempe, vicĝenerala direktoro de ĝenerala korporacio de ekspluato de Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-Rivero sinjoro Bi Yaxiong diris, ke en la periodo de la '11-a 5-jara plano' (de 2006 ĝis 2010), la elektroproduktada kvanto de la centralo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-Rivero superos 360 miliardojn da kilovatto-horoj.

La centralo konsistas el 2 partoj, la totala kapacito estas 18,2 milionoj da kilovattoj, kaj ĝi estas la hidraŭlika centralo kun plej granda kapacito en la mondo.