• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-28 15:47:35    
(foto)Blanka Domo unuafoje esprimis, ke ili konsideras ritiri trupojn el Irako

cri

Post longtempa debato, la starpunkto de la usona registaro, kiu persiste ne retiris trupojn el Irako, nun skuiĝas. En la 26-a de novembro proparolanto de Blanka Domo, Scott McClellean unuafoje precize esprimis, ke la registaro de Bush projektas la planon pri retiriĝo el Irako kaj akceptis la amendon, prezentitan de usona Senato pri la retiriĝo el Irako paŝo post paŝo.

Scott McClellean diris en alia deklaro, ke en la politika grupo de Vaŝingtono, la opinio de la registaro kaj tiu de la ŝtata asembleo pri kiam kaj kiel retiri trupojn el Irako, venas al unuanimeco. Li diris, ke la retiriĝa propono prezentita de Joseph Biden, la senatano de demokratia partio estas tre simila kiel la projekto, konsiderata de la Blanka Domo.

Laŭ la opinio de Joseph Biden, Usono retiros 50 mil soldatojn antaŭ la fino de la venonta jaro kaj aliajn centmil soldatojn en la jaro 2007. Li opinias, ke se necesos, Usono garnizonos malgrandskalajn trupojn en Irako aŭ aliaj najbaraj landoj por ataki la kolektiĝejo de kontraŭusonaj armitoj en necesaj tempoj. Joseph Biden ankaŭ proponis, ke Usono faru la preparan laboron de retiriĝo en la unua duono de 2006, inkluzive de paca persvado de diversaj partioj de Irako, konstrua helpo al iraka registaro, la donado de administra tasko al iraka sekureca trupo kaj aliaj problemoj.

Antaŭe, ankaŭ la senatano de demokratia partio John Murtha prezentis la proponon pri retiriĝo el Irako. Sed la parolado de John Murtha suferis fortan atakon de la registaro. Prezidento Bush prelegis kelkfoje kaj preskaŭ prelegis unufoje po unu tago, lia prelego eĉ daŭris dum la vizitado en Azio. La vicprezidento Dick Cheney foje kaj foje emfazis, ke la pri iraka strategio de la registaro estas efika, kaj esprimis, ke la homoj, kiuj opinias, ke prezidento Bush mensogis al la popolo pri la problemo de iraka milito, estas nehonestaj kaj devas esti punitaj.

Sed la amaskomunikiloj menciis, ke la sinteno de la registaro de Bush skuiĝis kaj la proparolanto de Blanka Domo Scott McClellan unua foje precize diris, ke la registaro konsideras la retiriĝan problemon. La analizistoj opinias, ke ekzistas du kialoj malantaŭ la skuiĝon.

Unue, se Bush-a registaro ne povus kiel eble plej frue funkciiĝi la retiriĝan planon, estos malfacile por la respublika partio venki la elektadon en la jaro 2006. Kaj se Usono ne retirus trupojn antaŭ la jaro 2008, la eniro de la kandidatoj de la respublika partio en Blanka Domo preskaŭ ne eblos.

Due, la Blanka Domo volas provizore kvietigi la kontraŭmilitan sintenon de la popolo per tio. Sekve de multiĝo de la mortokvanto de usonaj soldatoj en Irako, la subtena rilatumo al Bush kaj respublika partio malmultiĝas kaj la subtena rilatumo al Bush atingis la plej malaltan punkton en la historio.