• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-29 09:38:46    
Homoj zorgantaj pri aidosuloj

cri

De la lastaj jaroj, kun popularigo de la scioj pri aidoso, la timego de la ĉina socio pro aidoso multe malgrandiĝis, kaj ankaŭ la diskriminacio al aidosuloj iom post iom malpliĝis. Multaj homoj zorgas pri aidosuloj kaj laŭeble donas al ili helpon per diversaj manieroj.

Sinjoro Tao Tongxue, 43-jara, estas ordinara terkulturisto. Li vivas en la provinco Giuzhou, sudokcidenta Ĉinio. Antaŭ 10 jaroj la aidosa viruso infektis lin, kaj la malsano paroksismiĝis antaŭ 3 jaroj. Post kuracado la simptomo iom boniĝis. Antaŭ nelonge kiel reprezentanto de aidosaj infektitoj Tao Tongxue venis al Pekino por ĉeesti al societa forumo pri provento kontraŭ aidoso. En la forumo raportisto renkontis lin en bona sanstato. Li diris al raportisto, ke en lia hejmloko estas preskaŭ 2 000 aidosaj infektitoj, kaj ĉiuj ricevis helpon de la registaro kaj socio. Li diris: "Ni akceptis senpagan ekzamenon pri antikorpo de aidosa viruso. La registaro liveras al ni senpagan kuracadon, kaj ankaŭ la infanoj ricevas senpagan edukon. Aidosaj infektitoj, precipe ni, loĝantaj en la kampara vilaĝo, povas ĝui la senpagan ekzamenon, tio estas tre grava por ni."

Tao Tongxue diris, ke dank' al zorgado de la registaro kaj socio, lia malsano estas bone superregita, kaj li vivas same kiel ordinaraj homoj.

Por malpezigi financan ŝarĝon de la aidosaj infektitoj, la ĉina registaro alprenis serion da rimedoj, ekzemple oni donas senpagajn medikamentojn al la aidosuloj kun ekonomia malfacilo, senpage liveras konsultadon pri sano, naskan servon al la gravedulinoj, infektitaj de aidosa viruso, kaj la financmalfacilaj infektitoj kaj ties familianoj ankaŭ povas ricevi subvencion liveritan de la registaro. Al la orfoj el aidosulaj familioj diversnivelaj registaroj kaj sociaj rondoj donas zorgon kaj financan helpon en la vivo, eduko kaj psika sano.

Krom la helpo de la registaro, ankaŭ multaj societoj partoprenas en la helpado al aidosuloj. En Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, estas la societo "Sunbrila familio", kiu liveras zorgon al aidosaj infektitoj. Sinjoro Li Yun, laboranto de tiu ĉi societo, diris al raportisto: "En la provinco Yunnan, 80% de la aidosuloj infektiĝis pro intravejna injektado de narkotaĵo. Delonge ili apartigis sin de la socio, perdis fundamentajn vivrimedojn kaj ricevis diskriminacion pro la malsano kaj narkotismo. La societo "Sunbrila familio" ĉefe liveras al ili cirkonstancon de psika subteno por ke ili revenu al la socio."

Laborantoj de la societo "Sunbrila familio" instruas vivtenan metion al la aidosaj infektitoj por ke ili restarigu la memfidon. La societo ankaŭ trejnas tiujn ĉi aidosajn infektitojn kaj iliajn familianojn al flegado. De la fino de 2003 la societo jam praktikis trejnadon pri familia flegado al 270 aidosaj infektitoj kaj 115 familioj.

Iuj infanoj el la familioj de la aidosaj infektitoj perdis siajn gepatrojn kaj iuj estis infektitaj. Tiuj orfoj ne nur renkontis malfacilon en vivteno kaj eduko, sed ankaŭ sentis sin malsuperecaj. Nun ili ricevas pli kaj pli multe da zorgo de la socio.

En Fuyang de la provinco Anhui, orienta Ĉinio, estas Helpa Asocio, fondita de lokaj entreprenistoj. Sinjorino Zhang Ying, prezidanto de tiu ĉi asocio diris al raportisto, ke la asocio enlernejigis la infanojn infektitajn de aidoso, kaj ankaŭ ĉiusemajne organizis tiujn ĉi infanojn partopreni en interesa aktivado por ĝojigi ilin. Sinjorino Zhang Ying diris, ke de pli ol 2 jaroj la infanoj helpataj de la asocio evidente ŝanĝiĝis en la psiko. Ŝi diris: "Pasintece la infanoj ĉiam trovis sin en diskriminacia cirkonstanco, tamen nun ĉiu el ili estas zorgata, ili havas la ŝancon lerni en lernejo kaj libere sin prezentas. En la societo ili povas trovi komunan temon por libera babilo. Ĝuste per tiuj ĉi aktivadoj la infanoj devone starigis la memfidon."

Zorgo al aidosaj infektitoj kuŝas ankaŭ en tio, ke jam pli kaj pli multaj homoj povas trankvile akcepti kaj amike trakti aidosulojn kaj la infektitojn. Iuj filmsteloj aktive partoprenas en bonstatigaj aktivadoj helpantaj al aidosuloj, kaj alvokas pli da zorgo al aidosuloj per sia influo en la socio. Komence de la kuranta jaro iuj pekinaj elementaj lernantoj eĉ invitis orfojn de aidosulaj familioj al sia hejmo por gastado.

Ankaŭ multaj aidosaj infektitoj sin organizis batali kontraŭ aidoso. Sinjoro Li Xiang estas 29-jara. Antaŭ 3 jaroj li kune kun sammalsanuloj establis la organizon "Ruĝa arbaro". Pli ol 3 jarojn de post sia fondiĝo la organizo multe klopodas por popularigi la sciojn pri aidoso kaj redukti la diskriminacion al la infektitoj fare de la socio. Li Xiang diris al raportisto.

Nun en Ĉinio estas pli ol 40 organizoj de aidosaj infektitoj, samaj al la "Ruĝa arbaro". Ili kuraĝigas unu la alian por rekompenci la socion por ke pli da homoj vere konu aidoson, kaj klopodas por ke la homaro fine venku aidoson.