• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-29 10:04:08    
Sen mondo Ĉinio ne disvolviĝus, sen Ĉinio, mondo ne disvolviĝus (2)

cri
Sinjorino Barbara Dalibard, prezidantino kaj ĉefa plenuma oficistino de la franca korporacio Equant, profunde komprenis tion. Ŝi konigis, ke en la komenco, la korporacio Equant havis nur 50 ĉinajn klientojn, sed nun jam 250 klientojn, la kreskado estas tre rapida. La korporacio Equant ankaŭ instalis centron de esplorado kaj farado en Ĉinio. Ŝi diris:

"Ni elektas centrojn de esplorado kaj farado laŭ tio, ĉu la lando aŭ loko posedas forton de esplorado kaj farado. Laŭ ni, Ĉinio estas la lando kun la krea spirito, tial ni instalis la centron en Pekino."

Samtempe kun tio, sinjorino Barbara Dalibard citis sian klienton Carrefour al raportistoj por ekzemplo.

"Nia granda kliento Carrefour troviĝas ĉie en Ĉinio. Ĉar Carrefour ne rigardas Ĉinion centro de produktado en la mondo, sed opinias, ke en Ĉinio ĝi povas liveri vastan servadon kaj produktojn al konsumantoj."

En la jara forumo, multaj entreprenistoj ĉinaj kaj fremdlandaj atingis la komunan konon, ke Ĉinio ne nur estas la centro de produktado, sed ankaŭ fariĝos la krea centro de la mondo.

Ĉina entreprenistino, prezidantino kaj ĉefa plenuma oficistino de Softvara Korporacio de Nova Monda Komerco sinjorino Wen Ruifen publikigis sian opinion pri la problemo.

"Kiel ĉina entreprenistino, mi ne esperas, ke Ĉinio estos nur la centro de produktado en la mondo, mi esperas, ke ĉinaj entreprenistoj plivastigos ĉinajn bonajn tradicion kaj administran metodon, kaj Ĉinio fariĝos la monda krea kaj produkta loko."

Ankaŭ eksĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo sinjoro Mike Moore montris, ke li konvinkiĝas, ke Ĉinio povas gvidi Mondon.

En la jara forumo, oni profunde sentis, ke la ĉina disvolvo bezonas la mondon kaj la monda disvolvo bezonas Ĉinion.