• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-29 18:32:39    
Produktisto de televidaj teatraĵoj Zhang Jizhong

cri

Karaj retlegantoj, en la ĉina filma kaj televido-teatraĵa rondo, Zhang Jizhong ĝuas altan famecon. Pluraj televidaj teatraĵoj kameraitaj de li profunde plaĉas al ĉinaj popolanoj. En la hodiaŭa programero, ni konigos al vi ĉinan produktiston de televidaj teatraĵoj Zhang Jizhong.

La televida teatraĵo per sia granda sceno kaj bonkvalita produkto, kreis altan vid-proporcion en la jaro 1993. Zhang Jizhong estas unu el reĝisoroj de la televida teatraĵo.

La televida teatraĵo estas kameraita laŭ ĉina fama klasika romano Tri Regnoj kaj rakontas politikan kaj militan batalon inter regnoj Wei, Shu kaj Wu de la 3-a jarcentro. La televidaj teatraĵoj konsistas el 84 pecoj kaj Zhang Jizhong kiel unu el reĝisoroj, respondecas pri kameraado de la kvara parto. 13 pecoj da televida teatraĵo kameraitaj de li lasis profundan impreson al spektantoj. Rememorante tiaman kameraan sperton, li emociiĝis. Li diris, ke por kamerai la televidan teatraĵon, li gvidis preskaŭ centon da laborantoj galopi en ĉinaj diversaj lokoj kaj renkontis multajn malfacilaĵojn kaj malhelpon. Zhang Jizhong diris:

"Tiam inter kelkaj grupoj de laborantoj, nia grupo iris plej malproksimen. Ni galopis al la gubernio Wuyuan en la ĉina norda landparto por kamerai surĉevalan militon, al la urbo Ruili en la ĉina suda landparto por reĝisori elefantojn; al la urbo Wuxi, orienta Ĉinio kaj al la Monto Riyue, okcidenta Ĉinio. Pro tio, ni spertis senprecedencan ekzercadon."

Zhang Jizhong kun la aĝo de 54 jaroj, ŝatas literaturon kaj arton de sia infanaĝo. Fariĝi aktoro estis lia infana sonĝo. Tamen la kultura revolucio levita en Ĉinio en la jaro 1966 rompis lian sonĝon. Same kiel aliaj junuloj, Zhang Jizhong venis al kamparo de la provinco Shan'xi kaj restis tie por kelkajn jarojn. Zhang Jizhong kultivis teron kaj vivis meze de kamparanoj. Dum sia rememoro, tiama vivo estis peniga kaj infana sonĝo estis for. Li diris:

"En kamparo, en vintro, ni ne havis okupon, ni do helpis konstrui vojon. Dum kontruado ni povis vidi gubernian urbon. Tiam en ĉiu tago, ni manĝis nur sorgaĵon kaj preskaŭ ne povis elteni gin. Kaj mi ege volis iri al la gubernia urbo por manĝi nudelon. Iun tagon post finiĝo de laboro, mi laŭ monta vojo, iris je pli ol 20 lioj al la gubernia urbo kaj manĝis nudelon. Poste mi kun ĝojeco grimpis sur monton kaj revenis."

Peniga vivo ne ŝancelis lian sonĝon esti aktoro. Post finiĝo de la kultura revolucio, li sukcesis en ekzameno de drama ensembleo de la provinco Shan'xi kaj ludis rolon de iu studento en dramo . Poste Zhang Jizhong kamerais filmojn kaj ludis rolojn en televidaj teatraĵoj. Kvankam li ofte estis elektita por ludi ĉefan rolon, tamen li trovis, ke li lertas en postkulisa laboro. Tial li ŝanĝis sian profesion kaj estis dramisto, reĝisoro kaj produktisto.