• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-29 18:34:40    
Iom pri ĉina muzea afero

cri

La ĉina registaro alte taksis simbolan signifon de centjariĝo de la muzeo. Laŭ dosiera noto, en la komenco de la pasinta jarcento, nombro de ĉinaj muzeoj atingis 70. Tamen japana agresa milito en la 30-aj kaj 40-aj jaroj forte rompis ĉinajn socion kaj kulturon. Kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko en 1949, restis nur 25 muzeoj en ĉinaj diversaj lokoj. La Nantong-a Muzeo estas unu el ili. Laŭ konigo de sinjorino Wang Dongyun, nuna estro de la muzeo, en tiu jaro, agresaj japanaj soldatoj okupis la urbon Nantong kaj plejparto de konservataj historiaj objektoj kaj specimenoj estis rabitaj, rompitaj aŭ perditaj. Sorto de la muzeo spegulas sorton de la ŝtato. Ŝi diris:

"La muzeo pasis centjaran sortoŝanĝon. En la komenco, ĝi vigle disvolvis sin sub subteno de Zhang Jian, tamen post lia forpaso, precipe dum periodo de kontraŭjapana milito, la muzeo fariĝis ĝenerala stabejo de japana ĝendarmo. Tiel granda ĝardeno estis ilia ĉevalejo kaj historiaj objektoj estis rabitaj de la agresantoj."

Post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, la ĉina registaro konfirmis pozicion de la muzeo en ĉina kultura historio. Kiel grava historia objekto, la muzeo estis riparita kaj konservaĵoj senĉese plimultiĝis. Precipe antaŭ ĝia centjariĝo, la loka registaro multe asignis por konstrui novan modernan halon apud la malnova muzeo, speciale por eksponi historion de urba disvolviĝo.

Disvolviĝo de la Nantong-a Muzeo estas unu ekzemplo de prospera ĉina muzea afero. En la lastaj jaroj, la ĉina registaro plifortigis kulturan konstruadon kaj elmetis esprimon de harmonia disvolvo inter la homaro kaj la socio. Aperas nova fenomeno de konstruado de muzeoj en la tuta lando. En Pekino, ŝtata muzeo estas vastigate konstruata; en urboj Ŝanhajo, Xi'an kaj Zhengzhou, novaj modernaj muzeoj estas fierigaj kulturaj vidindaĵoj. Estro de ĉina Ŝtata Administrejo de Kulturaj Heredaĵoj sinjoro Shan Jixiang sentis ĝojon pro tio. Li diris:

"De cent jaroj, ĉina muzea afero grande disvolviĝas. Nun en Ĉinio troviĝas 2 300 muzeoj, konservataj historiaj objektoj superas 20 milionojn kaj spektantoj 150 milionojn. Nun ni retrospektivu la pasintecon, ke Zhang Jian povis krei muzeon kaj servigi ĝin al la publiko kaj socio, en la hodiaŭa tempo, tio ankoraŭ havas historian kaj realan signifon."

Tiu altranga oficisto diris, ke ne nur publikaj muzeoj subtenataj de la registaro, sed ankaŭ privataj muzeoj, rapide disvolviĝas. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio permesas al homoj funkciigi muzeon. Nun troviĝas jam pli ol cent muzeoj.

Ĉinio estas lando kun vasta teritorio kaj granda nombro da popolanoj. Grande diferencas ekonomia evolua nivelo en orienta, centra kaj okcidenta landpartoj. Tio kaŭzis neekvilibran disvolviĝon de kultura afero en diversaj lokoj.

Prezidanto de ĉina Konsilio de Muzeo sinjoro Zhang Wenbin opinias, ke ĝenerale muzeo estas grava scenejo kaj kunportilo por heredi nacian kulturon. Konsekvence sana disvolvigo de ŝtato ne disiĝas disde apogo de kulturo. Kredeble, ke sekve de fortiĝo de ĉina ekonomia efektiva forto, ĉina muzea afero havos pli grandan disvolvan spacon.