• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-30 12:51:08    
Legendo pri monto Feilai

cri
En la ĉina lingvo, la vorto "feilai" signifas "alflugintan". Kial la monto povas flugi? Cirkulas interesa legendo pri tio.

Antaŭ multaj jaroj, en la montaro Emei de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio estis monto, kiu povis flugi. Flugante jen okcidenten jen orienten, ĝi damaĝis multajn domojn kaj mortigis sennombrajn homojn.

Tiam, en la templo Lingyin ĉe la Okcidenta Lago de la urbo Hangzhou loĝis bonzo Jidian, kiu ne kutimis observi budaismajn disciplinojn kaj emis vagadi ĉien. Ĉiam kun la palmofolia ventumilo en manoj, li aspektis iom freneza kaj humurema. Oni tamen tre ŝatis lin.

Iun tagon, Jidian antaŭvidis, ke tagmeze iu stranga monto flugos al la vilaĝo situanta antaŭ la templo Lingyin. Li timis, ke la vilaĝanoj endanĝeriĝos, do li frumatene venis al la vilaĝo por informi ĉiun familion: "Tagmeze monto flugos al la vilaĝo, vi ĉiuj bonvole transloĝiĝu!"

Maljunuloj ne kredis: "Vi, freneza bonzo, denove ŝercas kun ni. Ĉu iu vidis monton flugantan?"

Kamparanoj nur povis vei: "Ni, malriĉaj kamparanoj, nenien povas transloĝiĝi. Ni povas nur atendi la pereon."

Junuloj kolere diris: "Ne trompu nin. Se venos la monto, ni subtenos ĝin per ŝultroj. Ni ne timas!"

Infanoj petole sekvis Jidian. Ili ridis kaj kuris kiel en gaja ludo.

Jidian vizitis ĉiujn pli ol cent familiojn de la vilaĝo, sed neniu el ili volis foriri.

Rapide venis la tagmezo. Bonzo Jidian ege maltrankviliĝis. Subite li aŭdis gajan muzikon. Jen okazis geedziĝa ceremonio. Multaj venis rigardi la ceremonion. La bonzo tuj ekhavis bonan ideon. Li rapidis al la novedzino kaj fulmorapide kuris eksteren de la vilaĝo, portante ŝin sur sia ŝultro.

La novedzino kun la ruĝa tuko sur sia kapo ne sciis, kio okazas, kaj kriis pro timo. Koleriĝis la homoj. "Bonzo Jidian forrabis la novedzinon. Ni kaptu lin!" Oni prenis bastonojn, riglilojn, vektojn, ŝpatojn… Sekvante la bonzon, oni kriis: "Kaptu la bonzon! Ne lasu lin forkuri!"

Tiele ĉiuj vilaĝanoj, ĉu viroj ĉu virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, ĉu parencoj de la novedzino ĉu fremduloj, elvilaĝiĝis, postkurante Jidian. 

Jidian kuregis pli ol 5 kilometrojn. La vilaĝanoj ne povis kuratingi lin, tamen ne malstreĉiĝis. Tiam estis jam la tagmezo. Jidian ĉesis kuri. Li demetis la novedzinon, sidiĝis sur la la teron kaj sin malvarmigis per la palmofolia ventumilo. Oni venis kaj intencis bati lin. Subite ventegis kaj malheliĝis. Aŭdiĝis tondro, kaj ĉiuj falis de la tremo. Kiam ili stariĝis, ili vidis, ke monto staras tie, kie estis ilia vilaĝo. Ĉiuj ekkomprenis, ke Jidian forrabis la novedzinon ĝuste por savi ilin.

La loĝejoj malaperis. Iuj ekploris. Jidian diris: "Ne gravas. Vi helpu unu alian kaj kunlaboru, ĉion vi havos."

Oni aprobis lin kaj deziris fari ion. Tiam aŭdiĝis vortoj de Jidian: "Aŭskultu! La monto hodiaŭ flugis al via vilaĝo, ĝi povos forflugi kaj detrui ankaŭ aliajn vilaĝojn. Ni faru 500 arhatajn statuojn sur la monto, por ke ĝi ne povu plu flugi. Ĉu bone?"

Oni tuj akceptis la proponon kaj komencis tiun laboron. Post nelonge, aperis 500 arhataj statuoj, tamen mankis okuloj kaj brovoj al la statuoj. Jidian diris: "Tion mi faru." Li ne uzis ĉizilon nek martelon, sed siajn ungojn por pentri sur la ŝtonaj statuoj – ĉiuj statuoj ricevis okulojn kaj brovojn.

De tiam tiu monto ne povas flugi al alia loko kaj restas por ĉiam antaŭ la templo Lingyin de la urbo Hangzhou. Oni nomas ĝin la monto Feilai, nome la Alfluginta Monto.

Jen estas la interesa legendo pri la fama monto Feilai.