• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-30 15:34:28    
Esplorado de novaj medikamentoj fare de Ĉinio

cri

Por garantii la homan sanon kaj akceli la disvolvon de farmacia industrio, Ĉinio plenforte plifortigas la esploradon de novaj medikamentoj en la lastaj jaroj, kaj elfaris grandan nombron da novaj medikamentoj kontraŭ gravaj malsanoj.

Tiu esplorado estas kompleksa longa procezo kaj bezonas grandsuman monon, multajn investaĵojn kaj altkvalitajn esploristojn. Laŭ alilandaj spertoj, por ekspluati iun novan medikamenton ĝenerale necesas investo de centmilionoj ĝis miliardoj da usonaj dolaroj kaj tempo de 5 ĝis dek jaroj.

En la komenca periodo de sia fondiĝo, katenite de la negranda financa forto kaj postiĝintaj teknologioj, la Ĉina Popola Respubliko prenis la rimedon de imitado en ekspluatado de medikamentoj, tio estas, analizi kaj koni ingrediencojn de fremdlandaj medikamentoj, kaj poste imite produkti ilin. Tiamaniere Ĉinio elfaris antibiotikon kaj similajn medikamentojn kontraŭ oftaj malsanoj kaj altigis la sanan nivelon de la popolanoj.

De la lastaj pli ol 20 jaroj, la ĉina ekonomio kontinue kaj rapide disvolviĝas, ĝia ŝtata forto rimarkinde grandiĝas, ĝiaj scienco kaj tekniko ege progresas. En tiu situacio la ĉina registaro pli kaj pli atentas la ekspluatadon de medikamentoj. En 2 000 Ĉina Scienc-Teknika Ministerio fondis 5-jaran programon specialan pri novaj medikamentoj. Sinjoro Wang Xiaofang, oficisto de la ministerio kaj unu el la respondeculoj de la programo, tiel parolis:

"Fondi la programon celas unuapaŝe starigi kaj perfektigi la ĉinan sistemon de sendependa esplorado kaj elfarado de novaj medikamentoj kaj ekspluati nombron da novaj medikamentoj kun propra intelekta proprieto por garantii la sanon de la popolanoj kaj la disvolvon de la farmacia industrio, antaŭenpuŝi la transiĝon de 'imitado' al 'kreado' rilate al la esplorado kaj elfarado de novaj medikamentoj fare de Ĉinio kaj rapidigi la formiĝon de la farmacia industrio kun ĉinaj trajtoj."

Sinjoro Wang diris ke por plenumi tiun programon, sole la ĉina registaro investis jam 800 milionojn da juanoj de Renminbi, ĉefe monhelpante la ekspluatadon de la medikamentoj kontraŭ oftaj kaj seriozaj malsanoj en Ĉinio. En la esplorado la sciencesploraj institucioj kaj farmaciaj fabrikoj kunlaboras, glate faras diversajn laborojn kaj akiris grandan atingon post 4 jaroj. Pere de tio Ĉinio trovis la vojon de rapida ekspluatado de novaj medikamentoj per malmulte da investo. Laŭ statistiko, 22 novaj medikamentoj akiris diplomon kaj sankcion por oficiala produktado, aliaj pli ol 140 medikamentoj sin trovas en klinika provado aŭ estas finesploritaj kaj petantaj diplomon.