• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-30 16:37:36    
(foto)La kvin plej belaj kvartaroj de Ĉinio<5>

cri

Shicha-lago de Pekino

Shicha-lago troviĝas en la malantaŭa pordo de Beihai-lago de Pekino. Ĝi konsistas el antaŭa maro kaj malantaŭa maro kaj estas tre blela pejzaĝo. Ĉirkaŭ la Shicha-lago loĝas multe da princejoj kaj ĝardenoj. Ekzemple, la plej bonkonservataj princejoj estas princejo Gongqin kaj Chunqin. Tia regiono ankaŭ estas la ĉefa komencejo de antikva Pekino. La antaŭaj loĝejoj de Song Qingling kaj la fama poeto Guo Moruo ankaŭ troviĝas apud la Shicha-lago. Kaj tri ĉefgeneraloj el dek grandaj ĉefgeneraloj de Ĉinio iam loĝis en la Liuyin-strato apud Shicha-lago.

Starante sur Yinding-ponto, oni povas vidi la pejzaĝo de la okcidenta monto. Apud la ponto Yinding, troviĝas famaj restoracioj de pekina manĝeto--- rostita viando de la familio Ji kaj brogita bruta internaĵo de la familio Zhang.

Ekde la antikvaj periodoj, Shicha-lago estas la fama kvartaro de Pekino, kaj estis nomata la avkovilaĝo en norda Ĉinio. Famaj bonzoj konstruigis templon ĉi-tie, princoj kaj ministroj konstruigis domojn kaj ĝardenojn, famaj personoj en diverasj rondoj transloĝis al la lagbordo. Shicha-lago havas la plej densan tendecon de kulturo.

Laŭ la paso de tempo, la akvo sistemo ŝanĝas grande, la malantaŭporda ponto ne estas tiel prospera kiel antaŭe kaj la homoj iom post iom forgesis ĝin. En la jaro 200, pekina registaro rekonstruis malantaŭpordan ponton kaj Shi-cha lago restarigis la aspakton kiel antaŭe. Kaj tie fariĝis fama pejzaĵo kaj ankaŭ estas perfakta loko por la turistoj el diversaj landoj kaj la loĝantoj viziti, ripozi kaj refraŝigi.