• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-30 17:18:05    
Okazis en Bangladeŝo 2 sinmortigaj eksplodigoj

cri

La 29-an de novembro en Bangladeŝo okazis 2 sinmortigaj eksplodigoj, celantaj al justicaj laborantoj. Tio kaŭzis morton de almenaŭ 7 homoj kaj vundiĝon de 65. Tio ja estas la unua sinmortiga eksplodigo en la historio de Bangladeŝo. La bangladeŝa polico kritikis, ke la atako estis plenumita de ekstrema organizo "Jamayetul Mujahideen", malpermesita de la registaro. Laŭ deklaro de la polico, la organizo celis bremsi justan leĝ-plenumadon de justicaj laborantoj kaj detrui socian ordon.

Laŭ raporto, eksplodigoj okazis en Gazipur, norde de suda haven-urbo Chitta kaj ĉefurbo Dako. Antaŭtagmeze de la 29-a de novembro, homo sen klara identeco eniris en kontrol-stacion de labor-domego de juĝejo en Chitta kaj eksplodigis surkorpan bombon. La eksplodigo kaŭzis tujan morton de atakinto kaj du policanoj kaj vundiĝon de 15 homoj. Post nelonge, advokato-ŝajniganto eniris en domegon de advokata asocio apud la juĝejo kaj eksplodigis bombon. Tio kaŭzis morton de 4 homoj kaj vundiĝon pli ol 50. Plejparto estis severe vunditaj.

Post la eksplodigoj, la bangladeŝa registaro tuj deklaris altigi alarman rangon en la tuta lando kaj esprimis plifortigi serĉadon al koncernaj suspektatoj. La lokaj registaroj de Chitta kaj Gazipur tuj disvolvis enketon al la evento kaj promesis severe puni atakintojn.

Post esploro al la eksplodejoj, la polico konfirmis, ke atakintoj uzis mem-fabrikitajn bombojn. La polico ankaŭ eltrovis, ke restis en eksplodejoj flugfolioj kun vortoj de "Jamayetul Mujahideen". La flugfolio fanfaronis plenumi severan leĝon de islamismo.

En la kuranta februaro, "Jamayetul Mujahideen" estis malpermesita de la bangladeŝa registaro pro tio, ke ĝi estis suspektita partopreni en multe da eksplodigoj, celantaj al neregistaraj organizoj kaj religiaj sanktejoj. Sekve de tio, la bangladeŝa polico disvolvis enketon kaj areston al membroj de la organizo kaj arestis multe da suspektatoj. En la kuranta oktobro en ĉefurbo Dako, la organizo fabrikis eksplodigojn al tri juĝejoj, kaŭzante morton de 2 homoj kaj vundiĝon de multaj homoj. La 14-an de novembro, la organizo mortigis du juĝistojn kaj minacis mortigi juĝiston de la plej supera juĝejo.

Tial, akvokatoj en Chitta opinias, ke eksplodigoj evidente celas bremsi normalan juĝadon al arestitaj membroj de la organizo kaj minaci justicajn laborantojn.

En la sama tago, akvokatoj en Chitta, Gazipur kaj iuj aliaj urboj sinsekve faris proteston surstrate, postulante, ke la registaro alprenu efikajn rimedojn kaj preventu refojan okazon de similaj eventoj.

De la pasintaj jaroj, sekureca kondiĉo en Bangladeŝo pli kaj pli malboniĝas. Teroristoj senĉese fabrikis eksplodigojn en sportejo, kinejo, merkato, ĝardeno kaj aliaj publikaj lokoj. Tio kaŭzis morton de multe da civitanoj. Rimarkinde, la 27-an de novembro, brita ambasadorejo en Bangladeŝo ricevis minacan fakson el "Al-Qaeda". La fakso diras, ke ambasadorejoj de Britio, Usono kaj ĉiuj eŭropaj landoj en Dako estos atakitaj de "Al-Qaeda". Nuntempe, ĉiuj ambasadorejoj en Dako plifortigis alarmon kaj sekurigon por preventi eblajn terorismajn atakojn.