• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-01 08:18:15    
Verkinto de "Tempesto"

CRI
En 1919 la gubernio Lianshui de la provinco Jiangsu ekhavis bebon kiu baldaǔ ricevis promociigan nomon: Chen Dengke. Aĝante 21 jarojn, Chen Dengke partoprenis en revolucio. Li servis kiel gardisto, heroldo kaj skolto de kontraǔjapana partizanaro. En 1945 li fariĝis ĵurnalisto. En la fino de 1950, li vizitis Centran Literaturan Instituton kaj, diplomite, iĝis profesia verkisto.

Se temas pri verkado, Chen Dengke ĝin komencis en la jaro 1948. Al legantoj jam tre bonvena post eldoniĝo lia 1-a romano titolita "Bofranjo Du" kaj temanta pri batalo ĉirkaǔ la lago Honghu. Aǔtune de la sama jaro, li finis la 2-an romanon "Huoren-Lageto", kiu eldoniĝis en 1950. Farante lernadon en la Centra Literatura Instituto, li verkis la 3-an romanon "Gefiloj ĉe la Rivero Huaihe". Nur en kelkaj jaroj elkoviĝis jam 3 romanoj, tio rezultigis, ke Chen Dengke ekestis atentata kaj de la vastaj amasoj de legantoj kaj de la literaturista rondo. En 1953 li iris labori en konstruejo de jungado al la rivero Huaihe. Tiam li verkis novelon "Bruna Knabino" kaj romanon "Translokado de Monto". Komence li iris al vilaĝo norde de la rivero Huaihe por spertadi tiean vivon kaj fari intervjuadon. En 2 jaroj li skribis 2 filmajn scenarojn "Nova Kanto pri Salika Lago" kaj "Drakokuŝa Lago" kaj novelaron "Printempa Akvo", kio servis kiel bazo por verkado de "Tempesto". En 1978, aperis filma scenaro "Flora Helo antaǔ Salikaro" (verkita kun aliaj). Post unu jaro eldoniĝis romano "Rompado de Muro".

En la 24-a de januaro, 1978, la centra organo Renmin Ribao (Popola Tagĵurnalo) publikigis artikolon de Chen Dengke, titolitan "Letero pri 'Tempesto'". En la artikolo Chen Dengke rememoris, ke en 1958 li komencis formi strukturon de la rakonto. Vintre de la sekva jaro li entreprenis surpaperigadon. La manuskripto plenumiĝis en la fino de 1960. Komence li planis atingi 100-an ĉapitron, sed en 1964 la Ĉina Junula Eldonejo aperigis nur 60 ĉapitrojn, en kiuj legantoj povis vidi revolucian tempeston de ŝanĝado de "ĉielo kaj tero" fare de kamparanoj, kiuj batalis por ŝanĝi sian historian sorton en la norda parto de la rivero Huaihe.

Antaǔvespere de la agrikultura kooperado, Zhu Yongkang,, eksarmeano kaj kompartiano, gvidis popolamason forigi postiĝintan fizionomion de la vilaĝo Flava Koto. En la Koto sin trenis du vojoj – tiu de klasaj malamikoj kiuj, reprezentataj de riĉ-kamparano Huang Longfei kaj spekulistoj Du Sanchun kaj Huang San, provadis kapti la regpotencon de la vilaĝo, elpelante eminentajn elementojn kaj, pluapaŝe, forpeli Zhu Yongkang, la 2-an sekretarion de la distrikta partikomitato, kaj daǔrigi sian spekuladon pri grenoj okaze de natura katastrofo en la kamparo, por fine revenigi sian perditan "paradizon". Tio aliflanke portis politikan hardadon al la vastaj amasoj de malsuperaj mez-kamparanoj kaj malriĉ-kamparanoj en protektado kaj firmigado de la vilaĝa regpotenco. Gvidate de la Partio, ili faris batalojn, rektajn kaj trafajn, kontraǔ Huang Longfei, Du Sanchun, Huang San kaj aliaj aĉuloj kaj, per la varmo, saĝo kaj ago pri persistado sur la socialisma vojo, frakasis la intrigon de la malamikoj. En la revolucia tempesto unuapaŝe klariĝis la ĉielo kaj fordrivis la nigra nubfloko kovrinta la aeran spacon de la vilaĝo

La alia vojo estis tiu interne de la Partio, tiu de erara linio, aparte evidenta en la problemo pri luktado de vilaĝanoj kontraǔ la natura katastrofo. La ĝusta linio, reprezentata de Zhu Yongkang, pledis por organizi la amasojn kaj apogiĝi sur propra forto por venki la katastrofon per disvolvo de interhelpaj grupoj, dum la erara linio, reprezentata de Zhu Xikun, serĉadis diversajn "pordojn" de kapitalismo por iel pasigi la katastrofon. Tiu ĉi erara vojo sin trenis fakte por spekulado de Huang Longfei kaj aliaj malamikoj, tiel ke koalicio nature formiĝis inter la du vojoj, kondukantaj al restaǔro. En la kontraǔdiro Zhu Yongkang ricevadis subtenojn de la gubernia gvidantaro (ĉefe de Fang Xudong, sekretario de la gubernia partikomitato), dum Zhu Xikun trafis apogon de Xiong Bin, sekretario de la distrikta partikomitato; ĉi tio signifas, ke la kontraǔdiro inter Zhu Yongkang kaj Zhu Xikun havis ĝeneralan sencon kaj naskis serion da konfliktoj interne kaj de la distrikta partikomitato kaj de la vilaĝa. Kaj ĝuste ĉi tiuj kontraǔdiroj kaj konfliktoj draste etendiĝis en la 1-a volumo de la romano "Tempesto", okupante tamen la duan lokon kompare kun la kontraǔdiroj inter la popola amaso kaj Huang Longfei; aliflanke, kiel grava organika parto de la tuta libro, forte profundigis la ĉefteman ideon de la romano. Krome, en ĉi tiu verko Chen Dengke vaste esprimis ankaǔ diversaformajn internajn kontraǔdirojn de la popolo, ekzemple kontraǔdiron en familio, tiun inter progreso kaj regreso en la amaso, tiun meze de kamaradoj kaǔzitan de diferenco en ideologio kaj konado aǔ de miskompreno kaj tiun inter superulo kaj subalternulo. Teksante tiujn kontraǔdirojn, ondantajn de tempo al tempo, la aǔtoro kunigis ilin en torenton de la vivo, puŝatan de la 2 ĉefaj kontraǔdiroj, dank' al kio la romano fariĝis tre plena, kun viv-enhavo vasta kaj profunda.

Unuvorte, la romano "Tempesto" estas sufiĉe karakterizita verko spegulanta la batalon en la kamparo dum la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Same kiel la aǔtoro de la romano "Serena Ĉielo", Chen Dengke faris longan observadon kaj profundan spertadon, tial ankaǔ li havis dikan bazon el akumulado de artaj spertoj. Jen pro tio ili ambaǔ gajnis grandan sukceson en la verkado de samtemaj romanoj, riĉaj je vivetoso. Tamen oni konprenu, ke tiama situacio neeviteble kaǔzis, ke ili troigis la koncepton pri la tiel nomata "klasa batalo" kiel multaj aliaj verkistoj en tiu periodo, ankaǔ ili ne povis rifuzi aǔ superi tian koncepton, sed memkonscie aǔ senintence dissemis ĝin en sian kampon de literatura verkado, kaj tio iagrade reduktis la ideologian profundecon kaj artan verecon. Malgraǔ tio, iliaj verkoj ja spegulis tiaman cirkonstancon, restante objektivaj ekzistaĵoj en la literatura historio.

Tiamaj verkistoj montriĝis diligentaj en sia verkado, fidelaj al la Komunista Partio de Ĉinio kaj intimaj kun la popolanoj, ĉu laboristoj, ĉu kamparanoj, ĉu soldatoj.