Jingdezhen estas antikva urbeto de pli ol 1 600 jaroj. Ĝi situas en la provinco Jiangxi en la suda parto de Ĉinio. Ĝia origina nomo estas "Changnan".
Antaŭ 2 000 jaroj, popolanoj de la urbeto Jingdezhen jam komencis fari kavernojn en montoj por baki porcelanaĵojn. Tamen antaŭ la 10-a jarcento, Jingdezhen estis silenta en la ĉina porcelanado. La famo de Jingdezhen kiel la "ĉefurbo de porcelano" estis metita en Song-dinastio (960—1279)
Komence de Song-dinastio en la ĉina norda parto oni ĉefe faris blankan porcelanon kaj en la sudo, bluan. En Jingdezhen oni bake faris apartan porcelanaĵon kun pura adobo kaj bluhela glazuro, ŝajnanta jadaĵo. Tial oni nomas ĝin "falsa jadaĵo". Post la 11-a jarcento, metiistoj de la urbeto Jingdezhen faris "ombran bluhelan porcelanaĵon" surbaze de tia "falsa jadaĵo". Ombra bluhelo estas travidebla glazuro, kiu postulas nenian makuleton sur la adobo! Metiistoj gravuris desegnon kaj glazurigis sur la duonseka adobo. La desegnado reliefigas el la skeleto, en la kava kanelo amasiĝas glazuro kun griza bluo, kaj negravurita parto estas bluhela, la porcelanaĵo montras blankon en blueco kaj blue brilas en la blankeco. Aperinte, la ombra bluhela porcelano tuj famiĝis.
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
|