• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-01 17:07:37    
Mia sento al la ĉina kulturo

cri

Ŝi, edzino de japana ambasadoro, tamen fakte estas usonanino. Ŝia nomo estas Virginia Subbs Anami kaj la alia nomo Ginny. De la jaro 1983, ŝi loĝas en Pekino pli ol dek jarojn. Profite de tio, ŝi, kiel historiistino, faris kompletan kaj detalan esploron al malnovaj temploj kaj vilaĝoj en Pekino kaj budhisma kulturo.

De 1983, kiam ŝi unuafoje alvenis al ŝatata Pekino, ŝi ĉiam esploras historian restaĵon en Pekino. De Hutong-oj en Pekino al malnovaj vilaĝoj apud Pekino, ŝi faris multege da fotado kaj okazigis fotografi-ekspoziciojn en Ĉinio kaj Japanio 12 fojojn. Ĉi-jare, ŝi eldonis sian verkon "Serĉado al pekinaj malnovaj restaĵoj---arboj, ŝtonoj kaj akvo". La verko celas konigi streĉan klopodadon de antaŭuloj en medio-protektado kaj averti modernulojn, ke ili ne nur bone protektu nunajn riĉfontojn, sed ankaŭ malpliigu malŝparon. Per rakontoj malantaŭ arboj, akvo kaj ŝtonoj, ŝi konigis homojn kaj eventojn en la historio. "Per serĉado de arboj, akvo kaj ŝtonoj en Pekino, mi montras multajn ŝanĝiĝojn de historia medio de Pekino." Eldonejo pagis al ŝi kompenson por la verko, tamen ŝi per la mono aĉetis grandan kvanton da medikamentoj, libroj kaj ludiloj por orfo-vilaĝo en Shaanxi-provinco. "Mi opinias, ke la libro temas pri Ĉinio, tial la mono devas esti redonita al Ĉinio."

"Mi interesiĝas ne nur pri imperiestra familio kaj histrio de famuloj, sed ankaŭ pri historio de temploj situantaj en vilaĝoj. Por mi, la plej granda signifo de vizito de 20 jaroj estas tio, ke mi havas ŝancon eniri en ordinarajn lokojn kaj noti historion de stratoj kaj vilaĝoj."

En la 1990aj jaroj, Pekino tute malfermiĝis. Ŝi vizitis preskaŭ ĉiujn templojn restintajn en la gubernio Yanqing, la distriktoj Pinggu, Fangshan kaj aliaj. Ŝi gajnis ĝojon el serĉado kaj vizito. Delonge, okcidentaj lernolibroj detale notis kulturojn de Tang-dinastio kaj Song-dinastio de Ĉinio, tamen preskaŭ nenion de Liao-dinastio kaj Jin-dinastio de Ĉinio. Kvamkam Ginny lernis orient-azian historion, tamen ŝi mem konfesis, ke ŝi sciis nenion pri la historio de Liao-dinastio kaj Jin-dinastio de Ĉinio antaŭ sia veno al Ĉinio. Dum serĉado, ŝi konis multe da verkoj de la du dinastioj. Ŝi trovis, ke ĉinaj imperiestroj en la moderna epoko ĉefe devenis de nomadaj triboj kaj ŝatis rajdadon kaj ĉasadon, tial troviĝis multe da palacoj en Pekino. Konstruiĝis temploj en palacoj kaj apud temploj troviĝis font-akvo. Ŝi rekomencis serĉi "arbon, ŝtonon kaj akvon".

Belaj vortoj inkludas specialan emocion kaj ankaŭ montras specialan indignon. Tio ja estas orientigita estetikeco kaj enkorpiĝo de valoro. Tial, ŝia libro estas nek turismo-konigo nek templo-konigo nek histori-libro. "Mi vidas Pekinon el tri flankoj. Gravaj estas rakontoj aŭditaj de mi."

Kiel edzino de diplomato, ŝi estas sufiĉe okupata, tamen ŝi persistas en serĉado kaj vizito al ĉinaj vilaĝoj du aŭ tri fojojn po semajno. Ŝi diris: "Mi estas 60-jarulino kaj restas en Ĉinio de pli ol 11 jaroj. En la 1980aj jaroj, mi vizitis ĉiujn provincojn de Ĉinio. De 2001, mi planas refoje viziti ĉiujn provincojn kaj sperti ŝanĝiĝon de la lastaj 20 jaroj."