• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-02 16:07:50    
Enciklopedio en vivo

cri

1. Nova eltrovo en preventado kontraŭ malsanoj per verda teo

Usona sciencisto eltrovis, ke ofta trinkado de verda teo havas efikon por preventi diabeton, artikan reŭmatismon, lupuson kaj sekecan sindromon. Esplorinte, specialistoj analizis ke en verda teo estas materio polifenola titolita EGCG, kiu povas deteni la imunan reakcion de la homa korpo mem. Tial oni konkludis, ke verda teo havas bonan efikon por preventi malsanojn kadre de korpa imuna sistemo.

La preventa efiko de verda teo devenas de kemia komponaĵo nomata te-polifenolo. Tiu kemia komponaĵo povas rezisti la damaĝon de libera geno al la homa korpo. Cetere, verda teo povas produktigi en la homa korpo apartan proteinon, kiu povas protekti la sanan ĉelon kaj samtempe detrui la kanceran ĉelon.

2. Saniga akvo el la maro

La maro estas lulilo de ĉiuj vivoj sur la tero. Sur la fundo de profunda maro ekzistas multaj mineraloj kaj mikroelementoj. Plus tio, tre similas la specoj kaj proporcioj de la maraj mineraloj al tiuj en la homkorpa sango kaj patrina amnio, precipe la 3:1 ora proporcio inter magnezio kaj kalcio. La profunda marakvo estas saniga akvo urĝe bezonata de la homo. Tamen ekspluatado de la profunda marakvo ne estas facila afero. Oni unue devas elekti bonkvalitan akvan fonton kaj alpreni sciencan kaj racian ekspluatajn teknikojn. Necesas ekstreme rigora kvalito de akvo, pura, senpolucia kaj nature solida. Nun estas du manieroj internacie por ĉerpi profundan marakvon: 1) rekte ĉerpi marakvon el la marfundo sub 200 metroj; 2) instali ŝakton laŭ la marbordo por havi la akvon. Pro manko de riĉfontoj de dolĉa akvo kaj akriĝa polucio, la ekspluatado de profundmara akvo estas bezonata sur merkato. Tio alportos benon al la homa sano.

3. Akvo povas maljuniĝi

Akvaj elementoj havas iagrade aktivan naturon, tial inter elementoj formeblas ĉena strukturo. Kiam la akvo estas en silento tiel nomata en malofta movada stato, la ĉena strukturo povas vastiĝadi kaj etendiĝadi, sekve maljunigi la akvon kaj finfine "mortigi" la akvon. Tio estas trivita akvo. Scienca eksperimento montras, ke estas nur 0,017 miligramo da subnitrato en ĵus elĉerpita, ofte movata kaj frapata akvo el profunda puto, tamen post tri tagoj en ordinara ĉambra temperaturo, pliiĝas la subnitrato al 0,914 miligramo. Ankaŭ la akvo originale sensubnitrata povas naski 0,0004 kilogramon da subnitrato post unutaga ĉambra varmeco, altiĝi al 0,11 kilogramo post tri tagoj; kaj al 0,73 kilogramo post 20 tagoj. Grave estas ke subnitrato povas pluapaŝe sanĝiĝi al subamonia nitrato kiu estas kancero-gena substanco.

Al adoleskantoj, ofte trinkantaj trivitan akvon, la metabolo de la ĉelo evidente malrapidiĝas kaj influas la kreskadon, dum mezaĝuloj kaj grandaĝuloj trinkas la trivitan akvon, aperas al ili malsanoj en sistemoj digesta, nerva, urina kaj sanga, tiuj malsanoj frue maljunigas homojn. Ĉar troa subnitrato en akvo iagrade kaŭzas lacecon, senforton, dormemon, svenon, mallevon de sangpremo, ventran doloron, lakson kaj vomon, tiuj sindromoj povas konduki malbonajn malsanojn. Tial oni devas bone kutimiĝi al trinkado: ne trinki longtempe rezervitan barelan aŭ botelan akvon. Tio favoras al nia korpo.