• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-05 15:42:39    
(foto)Enketado pri murdo de Rafik al-Hariri refoje komenciĝis

cri

En la 4-a de decembro, 5 siriaj oficistoj iris al la administrejo de UN en Vieno por akcepti la pridemandon de la Internacia Enketa Komisiono pri la murdo de Rafik al-Hariri. La analizistoj opinias, ke post kiam iu grava atestanto ne konfesis sian ateston, Detlev Mehlis, la reprezentanto de la Internacia Enketa Komisiono eble eksiĝos. Do la pridemando al la siriaj oficistoj eble ne havas gravan signifon kaj la internacia enketado pri la mudo de Rafik al-Hariri rekomenciĝos.

En la 14-a de februaro en Bejruto, libana eksĉefministro Rafik al-Hariri estis atakita per la aŭtobombo kaj mortis. Laŭ la decido de la Sekureca Konsilio de UN, aprobita en aprilo, la Internacia Enketa Komisiono, estrata de la germano Detlev Mehlis komencis enketi la murdon meze de junio. En oktobro, la Sekureca Konsilio de UN decidis longigi la enketan tempon ĝis la 15-a de decembro.

La pridemandado al 5 siriaj informaj oficistoj, kiuj koncernas la murdon, laŭ decido komenciĝis en la 5-a de decembro. Laŭ la antaŭa interkonsento inter Sirio kaj Detlev Mehlis, la 5 oficistoj nur estas akompanataj de siaj advokatoj kaj post la pridemando ili povas rekte reveni al Sirio, eĉ la Internacia Enketa Komisiono ne havas rajton reteni ilin.

Post kiam la Internacia Enketa Komisiono interkonsentis kun Sirio, la pridemandado estis aranĝita laŭ la postulo de la Komisiono. Sed en la fino de la pasinta monato, iu grava atestanto konfesis, ke minacate, li estis koruptita kaj faris ne veran ateston, kiu malhelpis Sirion. La kredebleco kaj specialeco de la enketa raporto, prezentita de Detlev Mehlis en oktobro al UN, estas dubata. Pro tio Sirio postulas denove juĝi la enketan rezulton, faritan de la Internacia Enketa Komisiono. La kreda krizo de la Internacia Enketa Komisiono ege malhelpis la enketadon, kiu ja malrapide procezis. Kaj la problemo pri tio, ĉu Detlev Mehlis restos en sia posteno jam fariĝis la fokuso de la murda afero.

En la 3-a de decembro la germana amaskomunikilo citis la informon de UN, ke Dtlev Mehlis jam prezentis abdikan petskribon al Kofi Annan kaj Annan jam akceptis ĝin. Detlev Mehlis diris, ke la eksiĝo estas pro lia propra kialo kaj li fariĝos la ĝenerala inspektisto de Germanio. La diversaj flankoj havas diversajn reagojn pro la eksiĝo de Detlev Mehlis. Siria ministro pri novaĵo diris, ke Sirio ne havas malamikecon al Detlev Mehlis kaj ne zorgas pri tio, kiu la gvidas la Internacian Enketan Komisionon. La plej grava afero estas la kredebleco kaj la specialeco de la internacia enketo kaj tio, ke nenio politikigu la enketon. Sirio estas tute senkulpa en la murdo de Rafik al-Hariri kaj daŭre kunlaboros kun la Internacia Enketa Komisiono.

En la 15-a de decembro Detlev Mehlis prezentos la finfinan raporton al UN, sed la mankado de atestoj embarasos lin. La amaskomunikiloj opinias, ke la enketado rekomenciĝos, malgraŭ al tio, kiu fariĝos la nova gvidanto de la Internacia Enketa Komisiono.