• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-05 16:17:51    
Ili havas saman revon pri olimpikoj

cri

Ĉiujare la 3-a de decembro estas Internacia Tago por Handikapuloj. Kun proksimiĝo de la Pekinaj Paralimpikoj, handikapuloj estas atentataj de pli kaj pli multe da homoj. Lastatempe Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj okazigis specialan aktivadon por ke la amaskomunikiloj kontaktiĝu kun handikapitaj sportistoj kaj laborantaj handikapuloj kaj konu iliajn trejnadon kaj vivon.

La 1-an de decembro pekinaj handikapitaj sportistoj estis intense sin ekzercantaj en trejna halo de la Speciala Eduka Kolegio sub la Pekina Unuiĝa Universitato. La slogano "Preparo por la Pekinaj Paralimpikoj de 2008 per penega ekzercado kaj rigora disciplino", alte pendiĝa, ĉiam avertas la sportistojn, krio kaj fajfo ŝvebis en la tuta halo. Tie estas unu el trejnejoj de ĉinaj handikapitaj sportistoj kaj ankaŭ la trejna bazloko de pekinaj handikapitaj sportistoj. En la halo funkcias trejnadoj de pordpilko, rulseĝa basketbalo kaj rulseĝa skermado. Ekster la halo estis tre malvarme, tamen en la halo regas flamo de la sportistoj. "Kompreneble mi deziras partopreni en la paralimpikoj, tamen tio dependas de mia klopodo" unu el membroj de virina rulseĝa basketbala teamo diris al raportisto. Pekinaj Paralimpikoj logas ĉiujn handikapitajn sportistojn kaj ankaŭ inspiras la sportistojn venki diversajn malfacilojn.

Enirinte en Pekinan Masaĝan Hospitalon, raportisto tuj perceptis pasion de aliaj handikapuloj pri olimpikoj. Kvankam ili ne estas handikapitaj sportistoj, tamen ankaŭ ili, vidhandikapaj masaĝistoj, havas saman inklinon al olimpikoj. En tiu ĉi hospitalo laboras pli ol 40 vidhandikapaj kuracistoj, kiuj kuracas pacientojn kaj liveras sanigan servon al sportistoj. Laŭ konigo, en "Olimpika Vilaĝo" de la Pekinaj Paralimpikoj de 2008 oni funkciigos masaĝan kaj kuracan servojn, liveritajn de vidhandipakaj kuracistoj, por sportistoj, kaj tiuj ĉi kuracistoj estos elektitaj el masaĝistoj kun klinika sperto. Tio donos al ili bonan ŝancon por rekta partopreno en olimpikoj. Sinjoro Zheng Li kun denaska katarakto servas kiel vidhandikapa kuracisto jam 15 jarojn. Li diris al raportisto, ke kiel kuracisto li multe deziras partopreni en la Pekinaj Olimpikoj por servi al la sportistoj per sia sperto por ke ili rapide refreŝiĝu de laceco.

Ĉu handikapitaj sportistoj, ĉu ordinaraj handikapuloj havas saman revon pri olimpikoj, malgramaŭ la vivo malsama al ordinaraj homoj.

Ĉi-jare aktivado de Internacia Tago por Handikapuloj okazis kun la temo "La rajtoj de handikapuloj: partoprenado en disvolvo". Nun handikapuloj estas partoprenantaj en la olimpika movado kaj socia evoluo per sia fervoro.