• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-05 18:04:00    
Francio kaj Afriko plifortigas kunlaborojn por trakti defiojn

cri

La 4-an de decembro en Bamako, ĉefurbo de Malio, fermiĝis la 2-taga 23-a Pinta Konferenco de Francio kaj Afrikaj Landoj. Franca prezidento Jacques Chirac kaj ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de 53 afrikaj landoj ĉeestis al la konferenco kaj atingis vastajn komunajn konojn. Analizistoj opinias, ke ĉi-foja pinta konferenco estis grava konferenco de Francio kaj afrikaj landoj por akceli la tradiciajn kunlaborojn kaj komune trakti defiojn.

La ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn pri la nuna cirkonstanco de la rilatoj inter Francio kaj afrikaj landoj, plimultigo de registaraj disvolvaj helpoj de evoluintaj landoj al Afriko, redukto de ŝuldoj, realigo de la jarmila disvolva celo kaj tiel plu.

La problemo de migrantoj estas granda problemo komune zorgata de la afrikaj landoj kaj Francio. Jacques Chirac montris, ke por Afriko, la perdiĝo de junulaj laborfortoj kaŭzis stagnon de la ekonomia disvolviĝo en Afriko. Ankaŭ la afrikaj junuloj, venintaj al Francio, vizaĝas al pluraj problemoj, kia senlaboreco, kaj tio ankaŭ alportas multajn sociajn problemojn al Francio kaj eĉ kaŭzas socie nestabiligajn faktorojn, ekzemple, la antaŭ nelonge okazinta tumulto en Parizo.

Jacques Chirac opinias, ke multaj afrikaj gejunuloj kaj geknaboj enmigris en Francion kaj aliajn eŭropajn landojn, ĉefe pro tio, ke iliaj patrolandoj estas tre malriĉaj. Tial, la ŝlosila punkto por solvi la problemon de migrado estas helpi afrikajn landojn disvolvi la ekonomion kaj elimini malriĉecon. Jacques Chirac proklamis, ke en la jaro 2007 la registara disvolva helpo de Francio al Afriko atingos 0,5% de la totala nacia produktovaloro, kaj en 2012, tiu sumo atingos 0,7%. Samtempe li apelaciis, ke plimultaj landoj kiel Francio plimultigu sian helpadon al la malriĉaj landoj en Afriko. Pri tio plejpartaj afrikaj landoj esprimis sian konsenton. Malia prezidento Amadou Toumani Toure ankaŭ proponis okazigi kunvenon de Eŭropo kaj Afriko pri la problemo de migrado.

Kvankam prezidento de Kotedivoiro ne ĉeestis al ĉi-foja pinta konferenco, tamen la kotedivoira krizo ankoraŭ fariĝis unu el la gravaj temoj zorgataj kaj diskutataj en la pinta konferenco.

Post diskutado, la ĉeestantaj ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj unuanime decidis plirapidigi la procezon por solvi la kotedivoiran krizon, por ke la krizo ne kaŭzu malstabilon de la situacio de la regiono.

Jacques Chirac ankaŭ apelaciis, ke en la ministronivela konferenco de la Monda Komerca Organizo baldaŭ okazonta en Hongkong, oni konsideros la interesojn de afrikaj landoj.