• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-05 20:27:20    
Arbara urbo Guiyang

cri
Ni prezentu al vi la urbon Guiyang, konatan kiel arbara urbo. Tie densas la flaŭro, belas la naturaj pejzaĝoj, konstante serenas la vetero kiel en printempo, bunte varias naciminoritataj folkloroj kaj moroj kaj famas la lokaj frandaĵoj. Nun ni kune vojaĝu tien por rigardi la belan urbon Guiyang.

La urbo Guiyang situas ĉe la akvodisiga linio de Yangzi-rivero, la plej granda rivero de Ĉinio, kaj la Perla Rivero, la tria longa rivero de nia lando, kaj abundas tie montetoj, basenoj kaj valoj.

La Arbara Parko de Guiyag, 2 kilometrojn sude de la urbo, estas la unua urba arbara parko de nia lando. La parko areas je pli ol 530 hektaroj kaj sin etendas dekojn da kilometroj laŭ montdeklivo. Ĝi estas la plej granda urba arbara parko de Ĉinio.

En tiu arbo-plena parko videblas gravite protektataj arboj, ekzemple davidia involucrata, kaj ankaŭ raraj specioj, kiaj pino, abio, kamforujo, tektono, kverko, santalo, ginko ktp, kiuj kreskas inter altaj montoj kaj klifoj. Ĉie vidiĝas ombro-riĉaj arboj, susurantaj rojoj kaj aŭdiĝas pepado de birdoj kaj zumado de insektoj. Se bonŝance, oni povas trovi spurojn de sovaĝaj animaloj, kiaj pangolino, senkorna cervo, apro…

Antaŭe, ĉi tie estis eksperimenta forstejo de la loka Akademio de Forstumado. En la jaro 1960, la tiama ĉefministro Zhou Enlai foje faris inspektadon al la urbo Guiyang, la tieaj naturaj pejzaĝoj tre plaĉis al li, kaj li proponis, ke oni transformu la eksperimentan forstejon en arbaran parkon. De tiam, arbohakistoj fariĝis protektantoj de la arbaro, kaj por turistoj aperis alia bona turismejo.

Krom la Arbara Parko de Guiyang, troviĝas ankaŭ aliaj arbaraj parkoj kaj forstejoj malfermitaj al turistoj, kaj tiuj parkoj altiras al si multajn aventuremulojn kaj ekspediciistojn. S-ino Liu Yun, vojaĝanto el la urbo Ŝanhajo, estas ravita de la Arbara Parko de Guiyang. Ŝi diris:

"Laŭplane mi devas resti nur du semajnojn en Guiyang, sed kiam mi atingis ĉi tien, mi kvazaŭ tute forgesis la horaron, kaj jam restis tri semajnojn, nun tuj sekvos la kvara semajno. Bedaŭrinde jam estas tempo por fini la ferion. Kiel bone, se la ferio plilongiĝus je du monatoj…"

Simile al s-ino Liu Yun, multaj turistoj, kiuj la unuan fojon vizitis la urbon Guiyang, ekŝatis la urbon. Krom la arbaraj parkoj, ankaŭ tieaj karakterizaj manĝaĵoj estas allogaj.

Kiam la vespera krepusko vualis la urbon, la stratoj de Guiyang estas eksaturitaj de la apetitiga odoro de frandaĵoj. De la fontana placo ĝis la vasta kruca stratego sin vicigis restoracioj grandaj kaj malgrandaj, brilas la lampoj kaj svarmas homoj. La gastronomia kulturo estas parto de la vivo por guiyang-anoj. Multaj restoracioj servas ĝis la noktomezo, krom ne paroli pri ĉe-strataj budoj vendantaj diversajn manĝaĵojn, kiuj fermiĝas ankoraŭ pli malfrue. Ĉiuj, ĉu aro kaj aro da manĝantoj, ĉu kuiristoj kaj kelneroj, plezure ĝuas sian vivon.