• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-06 16:49:31    
Ĉina tradiciaj kajtoj

cri

Kajtoj estas inventitaj de ĉinoj kaj havas 2 000-jaran historion. Ĉirkaŭ la 12-a jarcento, ĉinaj kajtoj cirkulis al la okcidento, kaj formiĝis kajta kulturo kun orienta kaj okcidenta karakteroj post multjara evoluado. Dum la disvolviĝado, la tradicia kulturo penetris en la kajtan metion kaj finfine formis la kajtan kulturon kun karakteroj de diversaj regionoj.

Historie, la utiligo de kajtoj kelkfoje ŝanĝiĝis. Laŭ historia dokumento, kajto estis komence uzata en militcelo. En la meza periodo de la Tang-dinastio (618—907) la socio estis stabila kaj paca, la uzado de kajtoj iom post iom ŝanĝiĝis el militado al amuzado. Sekve de la paperfabrikado, la kruda materialo de kajto ŝanĝiĝis el silko al papero. Kajto fariĝis populara inter civitanoj kun riĉa varieco de formoj kaj atingis la pinton en la Song-dinastio (960—1279). Pro la enpartoprenado de intelektuloj, la kajtaj farado kaj dekoraciado akiris grandan evoluon. La kajta metio eĉ fariĝis profesia laboro pro la granda postulo de la socio.

Kajto evoluiĝis al sia floranta periodo en Ming- (1368---1644) kaj Qing-dinastioj (1644 – 1911). Kajta metio grande progresis kaj superis antaŭajn epokojn en dimensio, desegnado, dekoraciado kaj flugiga lerteco. Intelektuloj memfaris kajtojn, kaj donacis kajtojn al parencoj kaj amikoj. Kajtoj fariĝis gracie ĉasataj. En la lastaj jaroj, flugigo de kajtoj fariĝis sporta programo ŝatata kiel amuza objekto.

Tradicie por fari kajton, bonaj bambuaj ŝalmoj estis unue elektitaj por la framo. Necesas maldikaj sed fortaj ŝalmoj por kajto de granda dimensio kontraŭ la venta premo. Due, kovri per papero aŭ silkaĵo la kajtan framon. Silkaj kajtoj multe pli fortikas kaj ĝenerale arte valoras. Trie, pentrado sur papero estas en diversaj manieroj. Krom la tradiciaj pentraĵoj de animaloj, birdoj, vermoj, fiŝoj kaj iuj bonaŭguraj vortoj. En la moderna epoko ankaŭ homaj figuroj enkondukiĝis sur kajtoj.

Kajtoj estas ĝenerale dividitaj en du kategoriojn: la "hardflugilaj" kaj la "molflugilaj". La hardflugilaj povas porti ankoraŭ pli grandan aeran premon kaj flugi alten dum la molaj, kvankam flugi ne malproksimen tamen tre alten.

Ĉinio havas grandan areon da teritorio. Kiel tradicia kulturo kaj folklora arto, dum la disvolviĝado formiĝis variaj stiloj de kajtoj en diferencaj regionoj, inter kiuj plej famaj estas la stiloj de Beijing, Tianjin, Weifang en Shangdong-provinco, Sichuan- kaj Gangdong-provincoj.