• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-07 10:46:39    
Okazas en Pekino kultura semajno "Ĉina Kulturo en Shanxi-provinco"

cri

De la 3-a de decembro ĝis la 10-a de decembro en Pekino, okazas kultura kaj arta semajno "Ĉina Kulturo en Shanxi-provinco".

La kultura semajno inkludas 3 prezentadojn, 2 ekspoziciojn kaj 1 kunsidon. La 3 prezentadoj estas dialog-dramo "Mezaŭtuno", danc-dramo "Manpleno da Sovaĝaj Jujuboj" kaj nacia simfonio "Radiko de Ĉinio". Unu el la du ekspozicioj estas pri malnovaj murpentraĵoj en Shanxi-provinco kaj alia pri internacia fotografado. Troviĝas novaĵkunsido pri restarigo de Literatura Premio de Zhao Shuli.

La dialog-dramo "Mez-aŭtuno", prezentataj de Drama Teatro de Shanxi, montras ŝanĝiĝon de epoko kaj profundan enhavon de kulturo de komercistoj en Shanxi, disvastigas honestecon kaj fidindecon de tiuj komercistoj kaj pripensas konservativecon. La dramo estas kun tragedia fino.

Danc-dramo "Manpleno de Sovaĝaj Jujuboj" re-prezentas am-rakonton de komercistoj en Shanxi. Ĝi unuafoje adoptis la formon de danc-dramo por prezenti vivon kaj spiriton de ties komercistoj. Unuafoje en ĉina scenejo aktoris 300 homoj en dramo.

Nacia simfonio "Radiko de Ĉinio" montras pompecon de la ĉina kulturo.

De 2001, oni sukcese okazigas "Ekspozicion pri Internacia Fotografo en Pingyao" 4 fojojn. Ĉi-foja ekspozicio, okazigata en Pekina Laborista Kultura Palaco, kolektos kvintesencon de la antaŭaj 4 ekspozicioj kaj montros kreskantan influon de la ekspozicio.

Post 20 jaroj, Verkista Asocio de Shanxi decidis restarigi Literaturan Premion de Zhao Shuli. La novaĵkunsido, okazigota en Pekino la 8-an de decembro, konigos koncernan situacion pri la restarigo de la premio.

Shanxi-provinco havas ne nur karbon, sed ankaŭ historian kaj kulturan riĉfonton. Ĝi estas grava lulilo de la ĉina kulturo. La provinco decidis pluapaŝe utiligi kulturan avantaĝon, klopode konstrui kulturan potencan provincon kaj realigi daŭrigeblan disvolvon dum reguligado de ekonomia strukturo. Ĉi-foja kultura semajno "Ĉina Kulturo en Shanxi" estas grava agado de Shanxi por akceli disvolvon de kultura potenca provinco.