• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-07 16:26:30    
Condoleezza Rice komencis sian vojaĝon al 4 eŭropaj landoj sub ombro de "nigraj malliberejoj"

cri

En la 6-a de decembro, usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice komencis sian vojaĝon al 4 eŭropaj landoj. Antaŭtagmeze de la sama tago en Berlino, ŝi kaj germana nova ĉefministro Angela Merkel faris intervidiĝon. Vespere en Bukareŝto, ŝi kaj la rumana ministro pri eksteraj aferoj Mihai Razvan Ungurea subskribis la interkonsenton pri starigo de usona milita bazo en Rumanio. La publika opinio montris, ke ĉi-foja vojaĝo de Condoleezza Rice al Eŭropo estis farata je la momento de la skandala cirkulado de tio, ke la Centra Informa Agentejo de Usono establis "nigrajn malliberejojn" en Eŭropo. Ĉu Condoleezza Rice sukcesas dispeli la ombron de "nigraj malliberejoj" super la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono, tio estas atentata de la internacia socio.

Laŭ malkaŝo de la usona Vaŝingtona Poŝto en novembro, ekde la jaro 2002 la usona Centra Informa Agentejo establis en kelkaj orienteŭropaj landoj sekretajn malliberejojn por enfermi kaj pridemandi suspektatajn teroristojn, kaj en la pridemandado oni uzis kruelajn punojn. Krome la aviadiloj de la Centra Informa Agentejo utiligis la aeran teritorion kaj aerodromojn de kelkaj eŭropaj landoj por la sekreta transportado de suspektataj teroristoj. Koncernaj raportoj vekis grandan eĥon en Eŭropo. Nemalmultaj landoj postulas, ke Usono faru klarigon. Ĝuste sub tia cirkonstanco, en la 5-a de decembro, Condoleezza Rice startigis sian vojaĝon por fari viziton al Germanio, Rumanio, Ukrajnio kaj Belgio.

Tamen en la sama tago, kiam Condoleezza Rice startigis sian vojaĝon, germana oficisto malkaŝis al la amaskomunikiloj, ke en la pasintaj kelkaj jaroj pli ol 400 aviadiloj de la usona Centra Informa Agentejo haltis en Germanio, sed oni ne scias, ĉu iuj el tiuj aviadiloj estis por transporti suspektatajn teroristojn. Krome, la germanaj amaskomunikiloj malkaŝis ankaŭ, ke iu liban-devena germana civitano nomata Khaled El Masri estis "erare arestita" kiel teroristo de la usona Centra Informa Agentejo kaj ricevis kruelan punadon kaj severan pridemandadon. Khaled El Masri estis liberigita post pruvo de senkulpeco en la fino de majo, 2004. Tiaj raportoj sendube malfaciligas ĉi-fojan vojaĝon de Condoleezza Rice al Eŭropo.

En la raportista akcepto post la intervidiĝo, Condoleezza Rice kaj Angela Merkel esprimis, ke la du flankoj jam parolis pri la onidiro de "nigraj malliberejoj" de la usona Centra Informa Agentejo. Tamen la deziro de la germana registaro, ke Condoleezza Rice faru klarigon pri "nigraj malliberejoj", ne estis kontentigita.

Angela Merkel avertis al la usona registaro, ke kontraŭterorisma agado devas observi la internaciajn kaj germanajn leĝojn. Sed Condoleezza Rice reasertis, ke la usona agado kontraŭ terorismo observis la internaciajn leĝojn, inkluzive de malpermeso de turmentado al malliberigitoj kaj respekto al la severeneco de aliaj landoj.

Analizistoj opinias, ke la problemo de "nigraj malliberejoj" ne nur estas simpla problemo de atencado al homaj rajtoj kaj malobservado al leĝoj, sed ankaŭ reflektas tion, ke la strategiaj aliancaj rilatoj inter Usono kaj Eŭropo alfrontas pli profundan krizon.