• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-07 19:35:52    
Interesa plado de Guiyang: enamiga tohuo

cri
S-ro Li Tong el Pekino, kiu unuafoje venis al Guiyang, interesiĝis pri manĝado en la ĉe-strataj budoj. Li diris:

"Mi jam vizitis la vesperan bazaron, kiu estas sufiĉe prospera. En la bazaro troviĝas multaj specoj de manĝetoj. Jam en Pekino mi informiĝis pri ia frandaĵo de Guiyang - bovaĵo-spageto, kaj tuj atinginte la urbon, mi ekprovis kaj trovis, ke tiu manĝaĵo vere estas bongusta. La trajto de ĉi-tieaj manĝetoj estas pikeco kun iom da aromo."

Laŭdire, en Guiyang ekzistas pli ol cent specoj de lokaj tradiciaj manĝetoj. Inter ili troviĝas tre interesa manĝeto nomata "enamiga tohuo". La ĉefa materialo de tiu manĝeto estas blanka tohuo. Tranĉinte tohuon en oblongajn pecojn, kuiristo ekrostis la pecojn sur oleita rostilo, ĝis ĉiuj pecoj fariĝis brile flavaj. Oni devas preni tiun manĝeton, kiam ĝi estas varmega, kun diversaj spicaĵoj, kiaj sojo, vinagro, kapsiko, sezam-oleo, ŝaloto, zingibro kaj pipro.

"Enamiga tohuo" estas fama populara manĝeto de Guiyang. Eble vi scivolas, kial ĝi havas tiun romantikan nomon. Jes, la nomo vere devenis de romantikeca rakonto. Nun mi rakontu.

En la jaro 1939, dum la Dua Mondmilito, la urbo Guiyang fariĝis unu el la aeratakaj celoj de la japana agresa armeo. Tiam en la urbo loĝis mezaĝaj geedzoj kun la familia nomo Zhang. En sia legoma ĝardeno ili starigis kelkajn kabanojn, kie ili kuiris la rostitan tohuon por sin vivteni. Kiam japanaj bombaviadiloj ofte surprizatakis la urbon, tiuj kabanoj fariĝis fuĝejoj de preterpasantoj. La geedzoj kun la familia nomo Zhang, pro timo al bombado, jam ne kuraĝis vendi la rostitan tohuon sur stratoj, kaj ekvendis la manĝeton en la kabanoj. Pro facila preparado kaj malmulta kosto, tiu manĝaĵo rapide debitis en la militaj jaroj.

Ordinaraj preterpasantoj, manĝinte la rostitan tohuon kaj evitinte aeratakon de aviadiloj, ĝenerale hastis hejmen. Sed iuj gejunuloj, kiuj enamiĝis reciproke, ofte restis ĉi tie longan tempon. Ili jen prenis la bongustan manĝeton, jen kolombumis, forgesante la super-kapan danĝeron. La kabanoj de la familio Zhang tiamaniere fariĝis "dolĉa nesto" de enamiĝintaj gejunuloj, kaj tiu romantika rakonto aldonis iom da hela koloro al la grizaj tagoj de la milito. Poste la sagacaj geedzoj kun la familia nomo Zhang, por altiri pli da junaj klientoj, donis al sia plado de rostita tohuo la romantikan nomon – enamiga tohuo…

Karaj amikoj, en la urbo Guiyang estas 37 naciminoritatoj krom la han-a nacieco. En la antaŭurbo videblas multaj naciminoritataj vilaĝoj, kaj tie rezerviĝas multaj tradiciaj domoj. Farante la viziton tie oni povas koni multajn ekzotajn morojn.

Parolante pri tio, oficistino de la urba turisma administracio s-ino Wang Shengsheng diris:

"Pri naciminoritatoj oni ĝenerale estas scivolemaj. Do ni invitas turistojn veni ĉi tien por vidi iliajn vivon, karakterizajn folklorojn, morojn, kulturojn ktp."