• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-08 08:31:42    
Yi-nacieca Verkisto

CRI
Kara retleganto, de la komenco de nia literatura rubriko en nia reto ĝis nun ni konigis verkistojn el la hana nacieco. Ĉi-foje ni prezentu al vi yi-naciecan verkiston kaj venontafoje, mongol-naciecan! Jen Li Qiao (el la nacieco Yi) kaj Malĉinhu (el la mongola).

Li Qiao naskiĝis en la gubernio Shiping de la provinco Yunnan, suda Ĉinio. Lia familio estis tre malriĉa, tial jam en la infaneco li eklukris kaj eklaboris en minejo. Poste, por vivteni la familion, li migris al Kunming (nuna ĉefurbo de la provinco Yuannan) kaj Ŝanhajo (en orienta Ĉinio). En la orienta urbo li ekinteresiĝis pri maldekstra literaturo. En la jaro 1930, la "Kreo"* publike petis 3 debutajn verkojn. Akceptiĝis "Batalo Neplenumita" verkita de Li Qiao kaj spegulanta ministan vivon. Poste li fariĝis instruisto de elementa lernejo kaj mezgrada. Amatore li entreprenis verkadon. Sinsekve aperis liaj artikoletoj kaj raportaĵoj en iuj gazetoj.

En 1948, Li Qiao aliĝis al gerila brigado subtere gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, li faris kaj naciecajn laborojn kaj literaturan verkadon. De 1950 ĝis 1957, akompanante centran vizitgrupon li profundiĝis en la naciecon Kawa (la nuna Wa); sekve aniĝis al Landolima Taĉmento de Naciecaj Laboroj kaj partoprenis en demokratia reformado. Tio igis, ke li profunde lernu la politikojn de la Partio, vastigu la horizonton kaj kolektu abundajn materialojn por verkado. Kiel fruktoj aperis la romanoj "Gaje Ridanta Jinshajiang" (1956), "Frue Veninta Printempo" (1962) kaj "Hurlanta Montavento" (1965). En 1958, Li Qiao elektis el publikigitaj noveloj 8 pecojn, kiaj "Revenis Lameng", "Intervidiĝo", "Sorto de Sklavo" kaj "Sklavo Ĉenon Rompinta", en kolekton. Tiuj noveloj fidele spegulas grandegan ŝanĝiĝon de naciminoritataj lokoj post la liberiĝo kaj esprimas spiritan fizionomion de la naciecoj Kawa, Dai, Yi kaj aliaj, gviditaj de la Komunista Partio de Ĉinio en batalado por forigi sklavoposedantecon kaj marŝi sur la socialisman vojon. Poste Li Qiao verkis ankaǔ infanajn legaĵojn.

Sekve ni nin turnu al lia ĉefverko "Gaje Ridanta Jinshajiang", romano frue spegulanta venkon de naciecaj politikoj de la Partio. La romano havas versiojn en la lingvoj angla, rusa kaj aliaj. En la komenco de la liberiĝo, la Partio kaj registaro sendis laboran grupon al la monto Liangshan koncentre loĝata de la nacieco Yi, por gajni tion, ke tiu naci-minoritato revenu al la granda familio de la patrolando. La romano spegulas ĝuste la procezon de tio. Kondukado de tia laboro en naciminoritata regiono estis speciala bataltasko. La romano komenciĝis per tio, ke interne de la labora grupo okazis disputo pri tio, kiel oni ĝuste praktiku la naciecajn politikojn de la Partio, per kio la aǔtoro vivece vidigis komplikan situacion de tiu batalo antaǔ leganto. Tiam pasis nur 4 jaroj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, tamen akiriĝis jam grandaj sukcesoj en la revoluciaj kaj konstruaj aferoj. Sed aliflanke regis ankoraǔ primitiva, barbara kaj postiĝinta sistemo de sklavoposedado sur la monto Liangshan de la nacieco Yi, situanta sur la transa bordo de la rivero Jinshajiang.

Penetrinte sur la monton, agonie restanta forto de kuomintanga banditaro kun Hu Zongnan kiel kapo utiligis nacian izoliĝon kaǔzitan de longa reakcia regado antaǔ la fondiĝo de la nova Ĉinio, kalumniis la naciajn politikojn de nia Partio, malhelpis homojn el la nacieco Yi veni al la alia bordo de la rivero Jinshajiang kaj informiĝi pri vera stato kaj faris instigon kaj provokon al interna lukto, por fortigi sian regadon. Ĉio ĉi pliigis la komplikecon kaj penigecon de la laboro. Gvidate de Komisaro Ding, kadro deveninta el la nacieco Yi, la labora grupo kritikis la eraran proponon pri tio, ke oni faru rektan atakon al la monto Liangshan, fine oni firme konvinkiĝis pri la granda forto de la naciecaj politikoj de la Partio, faris edifadon al tiu nacieco, forigis naciecan miskomprenon kaj fine plenumis la taskon.

La romano tre karakterize esprimas la ĉeftemon pri la venko de la naciecaj politikoj de la Partio, ĉar la aǔtoro elvolvis la aferojn laǔ natura leĝo kaj konkretajn agojn de la personoj laǔ ilia procezo ĝin priskribante vivece kaj pitoreske, anstataǔ per surpaperigo de granda kvanto da politikaj vortoj. Kaj tiel detale, ke popolanoj de la nacieco Yi klare vidis, ke la sinteno kaj politikoj de la Partio estas tiom bonaj al ili kaj la kompartio kaj kuomintango esence tute malsamas. Laǔ la romano, ili transriveriĝis kun suspekto, perplekso kaj timo en la komenco. Ĉion vidinte per la propraj okuloj, ili ekĝojis kaj sentis nur feliĉon.

En modlado de personoj, la aǔtoro tre atentis kapti respektivajn klasostatuson kaj ideologian bazon. Estante mem Yi-naciecano, la aǔtoro ege bone konis la apartan vivkutimon de la nacieco Yi, tial li kapablis brile reliefigi la karakteron kaj psikon de iu ajn naciminoritatano. Cetere, li same brile pentris per literaturaj vortoj ĉiajn pejzaĝojn, ĉe la sudokcidenta landolimo de la patrolando, tiel ke leganto sentu sin en libera kaj intima turismo. Jen kia la sudo! Alpoj apikaj, montopintoj nuboskrapaj, fontoj klaraj, kampoj ŝtuparaj, kostumoj pompaj... Ĉio kurioza, piroreska kaj plastika. Tamen nenio aperis sola, ĉar la aǔtoro organike fandis ilin en kortuŝan rakonton, farante lertan kombinon por elstarigi la ĉeftemon. Dank' al tia artismo eĉ primitivaj moro kaj kutimo ekdotiĝis per nova enhavo, ne perdante historian entenecon. "Mi mem estas atestanto de la vivo", diris la aǔtoro en epilogo.

Venkis la naciecaj politikoj de la Partio! Tial eĉ nun gaje ridas la rivero Jinshajiang.

*Kreo: En 1921, Guo Moruo, Yu Dafu (kiujn ni jam konigis en la reto) kaj aliaj iniciatis fondi novliteraturan rondon, kiu baldaǔ fariĝis asocio kaj ricevis la nomon "Kreo". Ĉe ĝi aperis sinsekve la gazetoj "Kreo" (trimestra kaj poste monata), "Krea Semajno", 'Krea Tago", "Diluvoj", "Kultura Kritiko" kaj "Penso", kaj eldoniĝis "Krea Biblioteko", por propagandi revolucian literaturon.