• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-08 16:18:43    
Iom pri produktisto de televidaj teatraĵoj

cri

En la fino de la pasinta jarcento, luktaj teatraĵoj estis popularaj en ĉinaj internaj lokoj. Venis ideo al Zhang Jizhong, kiu deinfanaĝe ŝatis legi luktajn romanojn, t.e. kamerai luktajn teatraĵojn. Hazarde fama aŭtoro Jinyong volis per unu juano transdoni aŭtorrajton de la verko , tial Zhang Jizhong kaptis la bonŝancon kaj aktive preparis kameraadon de la teatraĵo.

La romano verkita de fama aŭtoro Jinyong estis plurfoje adaptita por kamerai filmojn aŭ televidajn teatraĵojn kaj kelkaj jam donis profundan impreson al ĉinaj spektantoj. En tia stato, por Zhang Jizhong, kameraado de la novtipa , signifas novan provon kaj defion. En sia verko, Zhang Jizhong sukcese rakontas komplikan batalon inter justeco kaj maljusteco en la lukta mondo.

Krom kameraado de kelkaj luktaj teatraĵoj, Zhang Jizhong ankaŭ kamerais du realismajn televidajn teatraĵojn. Unu el ili estas . La televida teatraĵo priparolas aman rakonton de iu paro da militistaj geedzoj kaj ilian vivsperton, de nekonateco ĝis renkontiĝo kaj profunda amo. Multaj spektantoj estis emociitaj al fajre ruĝa epoko kaj simplaj popolanoj en la televida teatraĵo. La alia realisma verko de Zhang Jizhong estas televida teatraĵo , kiuj ĵus dissendiĝis en ĉina Centra Televida Stacio kaj kaŭzis grandan respondon. La televida teatraĵo rakontas penigon kaj malfacilaĵojn de kamparanaj laboristoj, kiuj venas al urbo por trovi okupon. Kruela realeco kaj simpla sento emociis spektantojn ĝis larmoj. Zhang Jizhong per la televidaj teatraĵoj, esprimas dankon al simplaj kamparanoj kaj celebron al sia peniga vivo en kamparo.

Kiel ĉina fama produkisto, Zhang Jizhong estas homo, kiu kontaktas monon kaj aktorojn en ĉiu tago. Zhang Jizhong diris, ke li ĵetos pli multe da mono al kameraado de televidaj teatraĵoj kaj tiel aperos elstaraj verkoj. Fronte al elekto de aktoroj, Zhang Jizhong havas sian propran kriterion. Laŭ li, estas grave, ke lerteco de aktoroj povas doni animon al roloj. Li diris:

"Mi estas rigora al aktoroj. Ĉar mi devas respondeci por spektantoj."

Zhang Jizhong diris al raportisto, ke lia edzino estas reĝisoro kaj ili ne nur estas harmoniaj geedzoj en la vivo sed ankaŭ estas helpantoj unu de la alia en la kariero.