• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-08 16:21:09    
Ŝparado estas respekto al laboro kaj naturo

cri
Somere en Pekino estas varmege. La temperaturo ofte superas 35°C kaj la tero estas brule frapita de la suno. Multaj homoj, kiuj ŝatas malvarmetecon, tuj funkciigas klimatizilon por teni temperaturon de 20°C aŭ malpli en la ĉambro. Troa uzado de klimatiziloj en oficejoj, entreprenoj, magazenoj kaj loĝdomoj foje kaj foje kaŭzas rompon de elektroliverado. Komence de la somero de 2005, Pekino kaj multaj aliaj urboj de Ĉinio suferantaj de varmego iniciatis, ke la urbanoj fiksu la temperaturon de klimatizilo pli altan ol 26°C. Fakuloj kalkulis, ke se oni fiksas la temperaturon de ordinara klimatizilo pli altan je 1°C, oni ŝparas 0.5 kilovattohoron da elektro tage (se ĝi funkcias 10 horojn tage, bonvolu vidi bildon 1). La Kampanjo "pli alta ol 26°C" (Vidu bildon 2), lanĉita de mediprotektaj organizoj de Ĉinio en 2004, fariĝis propono de la registaro en 2005. Laŭ statistiko, dank' al tio, Pekino ŝparis 400-600 milionojn da kilovattohoroj da elektro ĉi-somere. Krome, la Kampanjo "pli alta ol 26°C" signifas, ke Ĉinio ekdonis grandan atenton al ŝparado dum rapida kreskado de sia ekonomio.

Bildo 1: Komparo de elektro-konsumado de ordinara klimatizilo funkcianta je malsamaj temperaturoj (10 horoj por unu tago)

Bildo 2: Marko de la Kampanjo "pli alta ol 26°C"

"Ŝparado" kaj "konsumado" en la okuloj de junuloj

"Mi tre atentas ŝparadon de elektro kaj akvo," diris 26-jara fraŭlino Yuan. Ŝi laboras en Pekino. Ĉiutage antaŭ ol iri al la laboro, ŝi ĉiam malkonektas ŝaltilon, ĉar antaŭ tio ŝi legis en ĵurnalo, ke ankaŭ la ŝaltilo mem konsumas elektron, eĉ se funkcias neniu elektra aparato. "En memserva vendejo, kiam mi aĉetas ne multajn objektojn, la vendejo donas al mi same plastan saketon. Por eviti medipolucion, mi portas kun mi flekseblan sakon kaj ne bezonas plastan saketon de la vendejo. En multaj vendejoj legiĝas okulfrapa slogano pri propono ke klientoj uzu sian propran sakon." Fraŭlino Yuan atentigis ankaŭ siajn amikojn pri ŝparado de riĉfontoj. "Medio estas facile malpurigita kaj riĉfonto rapide forkonsumita, sed tio malfacilege ripariĝos. En la tuta mondo estas tendenco protekti la medion, ĉu ne?" ŝi diris kun rideto.

Tamen, fraŭlino Yuan estas ne ŝparema por alia konsumado. "Mi estas malavara por famaj markoj. Vidu, tion mi aĉetis pasintmonate." Ŝi elprenis sakon kun monde fama marko -- "Ĝi kostas mian monatan salajron!" Laŭ ŝi, ŝparado dum konsumado estas konservativa kaj eksmoda. "Mi havas fiksan salajron, emas sekvi modon kaj min beligi. Kial mi elspezu ŝpareme? Tio estas stilo de la vivo en urboj. Nur homoj pli-ol-60-jaraj domaĝas aĉeti."

En grandaj urboj de Ĉinio multaj junuloj opinias same kiel fraŭlino Yuan. Ili atentas kaj kontribuas al protektado de medio kaj riĉfontoj, rigardante tion grava, tamen ili oponas ŝparadon en konsumado, prenante tion por avareco. La gepatroj de fraŭlino Yuan havas malsaman opinion: "La nuna vivo estas sufiĉe bona. Oni povas kaj devas elspezi monon por necesaĵoj kaj bezonaĵoj, sed estas iom tro malprudente elspezi monatan salajron por sako." Ŝia patro diris: "Ŝi kutimiĝis al tiu konsuma maniero, pro tio ŝi ne povas memstari ekonomie kaj ankoraŭ dependas de la gepatroj, sen pensi pri sia estonteco. Eĉ se mi kritikas ŝin, ŝi ne certe komprenas."