• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-08 17:01:04    
Konferenco de Eksteraferaj Ministroj de NATO renkontos duoblan malfacilon

cri

La 8-an de decembro laŭplane okazos en Bruselo, la ĉefstabejo de NATO, la Konferenco de Eksteraferaj Ministroj de NATO. Pro tio, ke diversaj ĉeestontaj flankoj havas multajn diverĝojn pri la ĉefaj temoj de la konferenco, kaj ankaŭ pro tio, ke lastatempe cirkulas la skandalo pri "nigraj malliberejoj" establitaj de la Centra Informa Agentejo de Usono en Eŭropo, la diplomatiaj personoj de NATO ĝenerale opinias, ke ĉi-foja konferenco de NATO renkontos duoblan malfacilon.

Plilarĝigo de la skalo de la pacprotekta agado de NATO en Afganio estos la centra temo de ĉi-foja Konferenco de Eksteraferaj Ministroj de NATO.

De la kuranta jaro, NATO jam okazigis plurajn diversnivelajn kunvenojn pri tio. Kvankam en la Konferenco de Nacidefendaj Ministroj de NATO okazinta en Berlino de Germanio en septembro oni finfine atingis kompromisan projekton pri la kunlaborado inter la internacia sekureca trupo kaj la usona armeo garnizonantaj en Afganio, principe konsentante, ke la skalo de pacprotekta agado de NATO-trupo plilarĝiĝos de la afgana ĉefurbo Kabulo kaj la okcidenta kaj norda partoj de Afganio al la suda regiono de Afganio, kie viglas la armita agado de Talibano, kaj eĉ al la tuta teritorio de Afganio, tamen la diverĝoj de la membroj de Ameriko kaj Eŭropo ankoraŭ ne tute malaperis.

Unue, kiel oni solvu la problemon de personaro kaj ekipaĵoj bezonataj por plilarĝigi la skalon de pacprotektado. Laŭ la kompromisa projekto, la internacia sekureca trupo gvidata de NATO pligrandigos la nombron de soldatoj de la nunaj 10 mil ĝis 16 mil en la venonta jaro kaj la skalo de pacprotekta agado disvastiĝos al la suda regiono de Afganio. La supre menciitaj taskoj estos plenumitaj de Britio, Kanado kaj Nederlando. Tamen nun tiu ĉi projekto ankoraŭ restas sur la tavolo de buŝa promeso. En la 5-a de decembro, brita nacidefenda ministro John Reid emfazis, ke nur post kiam Britio "kontentos pri ĉiuj kondiĉoj", ĝi enŝaltos verdan lampon, por ke Britio sendu pliajn soldatojn al Afganio.

Due, kiel oni traktu la rilatojn inter la pacprotekta agado de NATO kaj la kontraŭterorisma agado de la usona armeo. La ĉefa tasko de la usona armeo estas elimini postlasitajn armitojn de al-Qaeda kaj de Talibano en la suda kaj orienta partoj de Afganio. Kun la pligrandiĝo de la skalo de pacprotekta agado de NATO en Afganio, la distanco inter la du armeoj estos pli kaj pli proksima.

Krome, ankaŭ la evento de "nigraj malliberejoj" establitaj de la Centra Informa Agentejo de Usono en Eŭropo senevite alportos al la konferenco "neharmonian sonon".