• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-08 17:04:53    
Bona avo Huang Houmin, kiu ŝatas kajtojn

cri

Huang Houmin estas eksa funkciulo de iu importa kaj eksporta kompanio. Li, vivanta ĉe marborda urbo Qingdao, tre amas maron, krome li havas hobion pri flugigo de kajto. Li diris:

"Mia principo estas: bone flugigu kajtojn kaj estu bona avo."

Fakte, sinjoro Huang eĉ ne meritas la titolon Avo, li aĝas nur 60 jarojn, sed aspektas eĉ pli juna. Tamen pro tio, ke kune kun li, aro da grandaĝuloj flugigas kajtojn, interkonsultas pri la kajta metio kaj preparas por diversaj kajtaj konkursoj ktp, li do sin titolas Avo.

Tradicie kajto estas ludilo taŭga al kia ajn aĝo. Ĝi aperis antaŭ 2 000 jaroj en Ĉinio. Laŭdire, komence kajto estis uzata en militcelo, kaj iom post iom fariĝis amuza ludilo. La materialo de kajtoj ŝanĝiĝas el silkaĵo al papero, kaj desegnado multe esprimas fabelojn, florojn kaj birdojn, aŭ feliĉajn bestojn kaj multe enhavas bonajn aŭgurojn. Tial, formiĝis aparta kajta kulturo de Ĉinio.

Bona Avo Huang Houmin diris, ke kajta agado por civitanoj estas multe utilaj amuzaj kaj sportaj programoj tamen postulas malmultan elspezon, ĉar oni povas memfari kajton. Menciante la faradon, Avo Huang konigis, ke pasintece, por fari kajton, bonaj bambuaj ŝalmoj devas esti unue elektitaj por la framo. Necesas dikaj kaj fortaj ŝalmoj por kajto en granda dimensio kontraŭ venta premo. Nun oni prenas nilonosimilan materialon anstataŭ bambuo. Kajta aktivado favoras al homa spirito kaj al korpa sano, en flugigo, necesas ade levi la kapon kaj aktivigi la kolon, do ĝi speciale utilas al preventado kontraŭ malsano de vertebro. Krome, oni nepre flugigas kajtojn en vasta placo aŭ herbejo kun bona aero, iom simile al oksigenohava sportado. Por homoj en intensiva laborado, flugigo de kajto estas ne malbona amuza agado.

Intervjuate, kompanante la ĉirpadon de cikado, bona Avo Huang montris grandan kajton kun bildo de sigelilo de Olimpikoj 2008. Li diris, ke la kajto estas desegnita kaj farita de li mem kuncele renkonte al Olimpikoj de 2008, ĉar la urbo Qingdao, en kiu li vivas, estas unika partnera urbo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Oni okazigos konkurson de velŝipo en Qingdao. Li kaj liaj kolegoj per kajto montras sian animstaton kaj faras ion por renkonti la solenaĵon. Li fojrefoje emfazis la principon kaj ĉiam tenas la sintenon: "bone flugigu kajton kaj estu bona avo". Li diris,

"flugigante kajtojn, avoj akiras bonan animstaton komfortan, korpon sanan kaj koncepton novan".

Kian koncepton ili tenas? La avo Huang malkaŝis sian deziron kaj ĉasadon: per flugigado de kajto por heredi la kajtan metion kaj vastigi la kajtan kulturon.

Avo Huang adoras ĉinan literaturan grandulon Cao Xueqin (1715---1763), vivintan antaŭ pli ol 200 jaroj, verkiston de ĉina klasika romano Ruĝdomo Ŝongo. Huang konigis, ke krom la pompa verko, majstro Cao Xueqin verkis ion pri ĉinaj tradiciaj artaĵoj, inkluzive de tio pri kajto, en sia artikolo titolita Esplorado pri Kajtoj Sudaj kaj Nordaj, la majstro Cao Xueqin resumis la faran metion de kajto kaj ĝia utilo. Avo Huang rakontis kortuŝan historion: sinjoro Cao Xueqin havis amikon, kiu kripliĝis kaj vivis malfacilan vivon. Cao Xueqin do instruis al li fari kajtojn. Ellerninte, la kriplulo sin vivtenis per vendado de kajtoj kaj grande mildigis sian malriĉecon. Tio eble estas rakonto pri helpo al malriĉulo, tamen sinjoro Cao, kiel intelektulo de tiu epoko, antaŭ 200 jaroj, tiam esploris pri kajto kaj verkis la menciitan artikolon. Sed antaŭe li subtakse opiniis, ke kajto estas io sen eleganteco kompare kun libroj kaj pentraĵoj, kaj senutila kompare kun diveresaj iloj. Post tiu evento, tra esplorado pri kajtoj, li resumis la metion de kajto per kvar vortoj, framigo, paperokovrado, desegnado kaj flugigo. Avo Huang opiniis, ke sinjoro Cao Xueqin faris senprecedencan bonaĵon al kajta kulturo. Bona Avo Huang plue resumis, ke manovrante kajton, oni devas atenti pri la grando de angulo. Li diris

"Taŭga angulo renkonte la venton estas ŝilosilo por flugigi kajton".

Avo Huang adoras sinjoron Cao kaj decidis disvastigi la kajtan kulturon. Helpe de kajta klubo, Avo Huang ektrejnis infanojn, por ke ili interesiĝu pri kajto kaj heredu la kajtan kulturon. Li instruis la historion de kajto, ĝia disvolviĝo, ĝia utilo, ĝia farado, ĝia konkurenco, precipe dum la kajta agado, infanoj ellernu kiel esti bona homo. Huang emfazis.

Avo Huang diris, ke la plej alta animstato de kajtantoj estas en memfaro, sinamuzo kaj sinĝojigo. Homo povas sin kulturi el la agadoj pri kajtoj. Diversaj konkursoj estas ŝancoj por lerni el aliaj kaj samtempe montri sian talenton. Nun li provfaras novtipan kajton titolitan Sunfloro, kiu tri-dimencie turniĝas sur la ĉielo anstataŭ la tradiciaj, plane senmovaj. Li alportos ĝin al estonta internacia konkurso de kajto, kaj deziras bonan interŝanĝon kun alilandaj kajtantoj.

Avo Huang diris, ke li volas skribi ion pri kajto kuncele disvastigi la kajtan kulturon kaj revigligi la kajtan aktivadon en Ĉinio. (音响5) Li diris,ke li jam multe legis kaj faris notojn ĉiflanke. Estas ankoraŭ pli multaj laboroj farotaj ekster pura flugigo de kajto. Ekzemple, en desegnado, oni jam enkondukis komputilan pentradon sur kajto; en materialo, oni elektas poliesteran materialon kun bona elasteco; en flugigado, oni multe atentas pri la fluo de venta rapido, aera premo, kaj taŭga angulo, ktp.

Avo Huang kaj liaj kolegoj kuniĝas en iu kajta klubo, dronante en ĝojego de kajto, aliflanke ĉagreniĝante, ke estos ne plu hereditaj kajta kulturo, ĝia metio kaj ĝia agado. Ili aspiras al frua alveno de flara periodo de kajta aktivado, per sia klopodado.