• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-09 08:27:16    
Xi Xingquan: Vilaĝa Puto

CRI
Se temas pri tio, ke la terglobo estas patrino de la homaro, oni do povas diri, ke akvoputo estas ŝia mamglando. En la longega epoko de agrikulturo, puto nutradis per sia "lakto" ne nur homojn, sed ankaǔ brutojn, kortobirdojn, legomojn kaj grenojn. Puto fariĝis simbolo de la ekzistado kaj prosperiĝo kiel en vilaĝo tiel ankaǔ en urbo. Estis plej grave serĉi puton, ĉu en montaro, ĉu en vastega stepo, ĉu en dezerto. Puto markis vivecon, kie ajn, eĉ en loko nur kun kelkaj hejmoj. En la dinastio Song (960—1279) oni tiel priskribis vastan cirkuladon de kantotekstoj de Liu Yong (?--?):

Kie oni puton vidi povas,

tie kantojn de Liu oni trovas.

La 2 versoj tre plastike manifestas la vastegan teritorion. Nu, kie ajn, aǔ en dezerto, aǔ ĉe landlimo, kaj kiom ajn variu la pejzaĝo, moro kaj medio, estas same, senŝanĝe, ke ĉie troviĝas puto. En la antikveco, forlasinte sian naskolokon, oni neniel povis forgesi puton antaǔ la hejmo aǔ en ĝi. Tia "putlaso" fariĝis sinonimo de adiaǔo al naskoloko.

Ankaǔ nia vilaĝo havas puton, tre profundan. Por atingi ĝian akvon ni bezonas ŝnuron longan je 4 ĝangoj (1 ĝango = 3,3333... metroj). Feliĉe estas, ke la enputa akvo ĉiam prosperas kaj klaras, malgraǔ ĉiutaga ĉerpado fare de 100 familioj. Tiom pli, ke la teraso ĉirkaǔ la puto servas kiel publika tereno por interŝanĝo de informoj kaj interfluo de sentoj. Ĉe krepusko, fininte sian laboron, vilaĝanoj venas, unu post alia, kun tinoj aǔ siteloj, al la puto. Atendante sian vicon, ili transverse metas vekton sur la 2 ujojn, sidas sur la vekto, elpoŝigas sakon, interŝanĝas tabakon respektive plantitan, sekigitan kaj rabotitan, bruligas la tabakon, suĉas pipon kaj juĝas la kvaliton kaj guston de interŝanĝita tabako. Sekve komenciĝas publikigo de diversaj novaĵoj. Dume aǔdiĝas espero aǔ maltrankvilo pri vetero. La vastatema babilado ne nur sensentigas la atendon, sed ankaǔ liberigas ilin el laco, ĉagreno kaj alia aĉa humoro, tial la tuta sfero ĉiam estas plej ŝatata de ĉiuj vilaĝanoj, ĉu oldaj ĉu junaj.

La ĉerpado kaj portado de akvo postulas forton, tiom pli de tiuj loĝantaj malpli proksime al la puto almenaǔ je 2 lioj (1 lio = duona km.), kaj precipe en tago, kiam vojo estas glitiga pro pluvo. En la vilaĝo estas tia rutino, ke oni povas preni akvon el sitelo de iu ajn portata survoje. Ekzemple, vidinte iun vekte porti putakvon al sia hejmo, vi povas kuri al li, kaj li tuj haltas, tre volonte; tiam vi rajtas preni akvon el lia sitelo per bovlo aǔ vazeto. Se mankas akvo en la hejmo, mastrino povas publike riproĉi sian edzon, li ne devas sin defendi. Senvira virino mem portas akvon el la puto aǔ estas helpata de junulo.

En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, malboniĝis la vilaĝa puto. Riparado fariĝis la plej grava afero. En tuta somero ĉiuj luktadis, eĉ infanoj kaj maljunaj homoj. Kiam klara akvo reaperis, ĉiuj larmis, kaj la tuta vilaĝo fariĝis unu familio.

Nun mi loĝas jam ne en la vilaĝo, sed en urbo. De tempo al tempo mi sopiras al la vilaĝa puto. En iu tago mi subite konsciis, ke ankaǔ vilaĝa puto estas io de kulturo. Ekzemple tia sitelo, speciala por enteni putan akvon, povas esti rigardata kiel unu el la simboloj de la antikveco. Tia sitelo havas la formon de spindelo, kun dika ventro, malvasta fundo kaj eta faǔko. Du latoj rekte elstaras en simetrio, interligate per ligna krescento, servanta kiel tenilo. Paro da siteloj, uzataj de jaro al jaro, de generacio al generacio, tial pli kaj pli malaltiĝantaj, tamen ankoraǔ ne estas forĵetitaj, eĉ post duoniĝo de la alto. "Mi heredas ilin de mia patro kaj li de la sia..." iu respondas, se oni demandas, kial tiom malnovaj siteloj restas uzataj anstataǔ esti forĵetitaj aǔ servi kiel hejtaĵo.

En la infaneco mi vidis ideogramojn sur la tenilo de sitelo, ekzemple "Deshantang" (Familio de Virto kaj Bono) kaj "Guangyitang" (Familio de Vasta Favoro). Ĉi tiaj siteloj apartenis al riĉaj familioj kaj herediĝis ĝis post la liberigo, post kiam iliaj idoj, iamaj dandoj, fariĝis veraj kamplaboruloj. Sole do tiuj titoloj sur la sitelaj teniloj nebule vokis en rememoradon aǔ imagon pri la malproksima historio. En la fino de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento tute neniiĝis tia moro. Tamen restas alia kutimo, kutimo pri unua-unua-unuaeco: Vilaĝanoj konkursas pri tio, kiu la 1-a en la 1-a tago de la 1-a monato de nova jaro (ne januaro, sed la 1-a monato laǔ la luna kalendaro) ĉerpas akvon el la vilaĝa puto. Ha, kia viglo! Antaǔ tagiĝo jam regas bruado ĉirkaǔ la puto. Jen ridoj, paroloj, krioj, akvaj plaǔdoj, kantoj, paŝoj, sitelaj kaj aliaj sonoj kunfandiĝas en novjar-mesaĝan simfonion. Kiu estas la 1-a? Tio jam ne gravas.

Post la reformado kaj malfermo, nia vilaĝo instalis akvokondukan sistemon, tial la puta funkcio jam pli kaj pli malfortiĝis. En la fino de la 20-a jarcento, tute finiĝis la vivo de la vilaĝa puto. Soleco ekregis ĉirkaǔe. Nur pigoj foje ripozis tie. Kvazaǔ por vigligi la etoson, ili pepis de tempo al tempo, erektiginte la voston. Ho, ĉu tiel finiĝis la puta kulturo?

Subite mi rememoras 2 aferojn. La 1-a estas, ke antaǔ ol mi forlasis la vilaĝon kaj ĝian puton, mia patrino ŝovis al mi pakon da sekigita tero. Ŝi diris, ke tio estas putfunda koto, plej efika kontraǔ kapdoloro kaj nostalgio. La 2-a afero, ke laǔ ofta rakonto de mia onklo kaj patro ilia avo estis siatempe fortika kaj forta; ili propraokule vidis, ke li, tenante per la dentoj sitelon plenan de akvo, kuretas de la puto al la hejmo, dume neniu guto troviĝas sur la vojo. Ĉu vere? Mi foje kredis, foje dubis.